Teodoro Sankaro: Kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota. Vi kiu akuzas aliajn pri neserioza studado, kiu diras ke aliaj estas ignoraj, kiu decidas ke aliaj ne amas Esperanton, char tiuj aliaj malakordas kun vi, vi ne rajtas plendi kiam aliaj publike malakordas kun ideoj kiujn vi shatas.
Kara sinjoro, Se mi skribas, ke via respondo VERSHAJNE estos tia kaj tia, mi intencas diri, ke STATISTIKE tia respondo estas plimulta. Mi ne akuzas vin en persono. Mi bedauras, se mi vekis la impreson ke mi scius chion pri vi persone ! Ankau pri malamo al Esperanto mi tute ne parolis, sed pri amo al homoj. Edukita homo ne devus adresi sin al edukita homo en la maniero, lau kiu Bernhard Pabst faris. Eble li estas frustrita pri io kaj direktas sin malame al grava kontribuanto al tiu-chi listo (kaj al tuta Esperantujo). Pri via reago enhave: Feliche vi konsentas kun aliaj, ke esperantistoj lernu la simplajn samsignifajn vortojn unue. Vi skribas ankau: ekzistas alia nivelo de Esperanto, kultura/ literatura nivelo. Tiu lasta opinio facile povas farighi legitimilo por malproksimigi sin de la simpla uzanto de Esperanto. La idealo de Esperanto ne kushas en NIVELO de lingvo, sed en tutmonda komunikado inter HOMOJ. Se por atingi tion, ni devas forlasi chiun laumodajn, elitajn literaturajhojn, ni faru tion. La mondo ne pacas au militas, satas au soifas danke al literaturo. Johan Derks
