Istvan: > Johan: sed ne komprenis, ke al la kerno de la instruado de Esperanto > apartenas alsimiligado de la instruato al disciplinama kulturo,
> disciplino en Esperantujo??? Vi revas. Pensu pri la historio de formado de naciaj lingvoj: Ili chiuj estas la altrudado de iu 'dialekto' al la lernejmastroj pere de la shtate reghisorita instrusistemo. Estas iluzio opinii ke Esperanto povos gardi unuecan uzadon sen desupra reghisorado. Apud la Akademio nun kreskas aliaj instrumentoj: www.bonalingvo.it, [email protected], [email protected], kiuj alstrebas harmonion. Kion ni minimume bezonas estas disciplino de verkantoj de lernolibroj kaj de retkursoj. Kvankam mi diplomighis Cseh-instruisto, mi pledas por retroveno al profunda tralaborado de Esperanta gramatiko kaj ekzercado de frazostrukturoj, sintakso kaj eliminado de enstelighintaj nacilingvaj idiomajhoj, en naciaj lingvoj. Multe mirigas min la populareco de "Esperanto per la rekta metodo", kiu ne estas trejniva kaj bedaurinde plene europeca. Chu en tiuj 24 lingvoj al kiuj oni tradukis ghin jam ne ekzistas pli fundaj lernolibroj? > Johan: specife pri la Fundamento de Esperanto (kun studado de la Antauparolo, > Oni chesu surpiedestaligi tiun antikvajhon - certe studindan kaj netusheblan, > simile al religia relikvo Vi uzas la vorton 'antikvajho' malprave en malhonorema maniero. Sen la Fundamento oni ne povas kompreni la bazon de la gramatiko, la principojn de vortfarado, la karakteron de sufiksado ktp. > por kiu gravas oficialeco? jam tridek jarojn mi uzas Espon sen zorgi pri > oficialeco kaj fundamenteco. Jes, kiu ne ? Sed se oni verkas libron ekz. kiel La postdomo, kaj ne zorgas eviti modajn vortojn au intelektulajhojn, oni produktas kuriozajhon, ridigan ja, anstatau vere leginda kaj facile komprenebla libro. Amike, Johan
