Ne indas reagi cxi-liste, nek gxenerale, pri tio kion Szathmári nomis "la 
memvibroj de la cerbo", aferoj kiuj ne havas veran fizikan ekziston: ofendoj 
kaj ofendigxoj, opinioj kaj misopinioj.

Literaturo tamen havas fizikan ekziston, kaj ne meritas tian mistrakton kiun 
Johano denove havigas al gxi. Por lerni Esperanton suficxus kiel motivo ke tiel 
oni povas legi "Kazohinio" de Szathmári.

--- In [email protected], "Johan" <derks....@...> wrote:

> Pri via reago enhave: Feliche vi konsentas kun aliaj, ke esperantistoj lernu 
> la simplajn samsignifajn vortojn unue. 
> Vi skribas ankau: ekzistas alia nivelo de Esperanto, kultura/ literatura 
> nivelo. 
> Tiu lasta opinio facile povas farighi legitimilo por malproksimigi sin de la 
> simpla uzanto de Esperanto. 

Mi trovas cxi tiun ideon de "simpla uzanto de Esperanto" preskaux ofenda 
(kvankam, kiel dirite, tiaj ofendoj ne estas en la Szathmári-a senco io reala) 
kaj maldemokratia.

> La idealo de Esperanto ne kushas en NIVELO de lingvo, sed en tutmonda 
> komunikado inter HOMOJ. Se por atingi tion, ni devas forlasi chiun laumodajn, 
> elitajn literaturajhojn, ni faru tion.

Tio estas falsa alternativo. Malmultaj legas literaturon, sekve gxi malmulte 
influas la lingvouzon. Literaturo ne havas ajnan celon lingvan aux pedagogian. 
Se mi rajtas citi el mia rebato (aperonta en ka deecmbra UEA-revuo) al la 
skandala artikolo de Anna Löwenstein:

La problemo lingvi literature koncernas ne la t.n. neologismojn, sed pli 
simple: la precizecon, trafecon de literaturaj vortoj, &#265;u novaj a&#365; 
ne. La poeto devas „senci puraj la vortojn de la gento".

> La mondo ne pacas au militas, satas au soifas danke al literaturo.

Versxajne Vi celis: "La mondo pacas au militas, satas au soifas ne danke al 
literaturo." Mi ekzemple opinias ke vortordo estas multe pli atentinda, kaj 
malpli atentata, problemaro ol la paniko pri novvortoj.

amike
István Ertl

Rispondere a