--- On Tue, 12/8/09, pistike65 wrote:
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>> --- On Mon, 12/7/09, pistike65 wrote:
>> Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj
>> eroj,
>> Bone.
>> "jeter un coup d'oeil"
>> Nepre ne! Tio estas la malo de "trarigardi".
>> kaj "examiner" se temas pri unu afero.
>> Tolereble. Ĉu tamen ne estas surpriza, ke "jeter un coup d'oeil" kaj
>> "examiner" aperas kvazaŭ sinonimoj? Kp:
>> "Mi ne povas diri kun certeco, mi ne ekzamenis (ne trarigardis) la
>> aferon, mi nur ĵetis rigardon sur ĝin."
> Cxio dependas de la kunteksto.
> Kiam lastatempe kolego petis min trarigardi dokumenton kaj
> raporti al li pri la enhavo, li uzis la esprimon "jeter un
> coup d'oeil". Li lasis al mia prijugxo kiom mi efektive
> legos el la dokumento, kiom da tempo mi pasigos pri la tasko
> - gravis nur ke mi garantiu por li konon de la esenco de la
> enhavo.
> En tiu kolegeca kunteksto, uzi "examiner" estus soninta tro
> formale.
Nu, tio estas ĝentileca falsaĵo. Simile oni eble petus "ĵeti
rigardon" en komputilon, esperante ke la rigardonto pro sia natura
afablo aŭ vantemo komprenos la kaŭzon de la paneo kaj riparos la
aparaton. Tamen estus eraro konkludi, ke "ĵeti rigardon" estas taŭga
esprimmaniero por la signifo "ripari".
> Sed cxi tiuj estas problemoj de la franca lingvo, ne de Esp.
> Alia problemeto por mi estas tiu pri "tralegi". Normale por
> hungaro facilas kompreni vortojn de la tipo "traXi" - oni
> simple traduku "tra" per la verba prefikso "át". Tamen,
> "átolvas" en la hungara signifas:
> a, legi dekomence gxisfine;
Ne nur ĝisfine, sed ankaŭ dekomence.
> b, legi iomete cxie, dise en la koncerna teksto.
Tio estus malĝusta en Esperanto. Tamen "trarigardi" konvenus por ĉi
tiu senco -- ĝuste pro la ekzisto de "tralegi". Sed tio ne estas UNU
"coup d'oeil" -- tio estas la plena serio da tiaj ekrigardoj tra la
tuta materialo.
> Do, mi estas ofte tentata uzi "tralegi" en la senco b)
> Aliflanke, por la signifo a, al mi sxajnas suficxe diri
> "legi" - se insisti pri la senco, mi diras "finlegi".
"Ĉu vi legis Ŝekspiron?" -- la respondo "Jes" sufiĉas se oni legis ion
ajn al la verkaro de tiu aŭtoro.
"Ĉu vi legis Biblion?" -- ne nepre la tuton, sed almenaŭ iom, ĉu vi
gustumis ĉi tiun legadon, ĉu vi havas ideon pri la tekstaro.
"Finlegi" por mi rilatas al la fina stadio de legado:
"En mia infanaĝo mi plurfoje komencis legadon de tiu librego, kaj nun
(erst:) ĉi-jare mi ĝin finlegis".
Kp "finmanĝi" (ekz-e "finmanĝi post iu"), "finskribi" ktp.
Se temas pri tuteco, mi dirus "tralegi" -- aŭ eventuale "tutlegi"
(tut- utilas ankaŭ por multaj aliaj verboj, kie tra- ne konvenas:
"Li eksidis kaj tutskribis la leteron" -- de la komenco ĝis la fino,
la rusa "написал").
--
Sergio