> Renato: > Se Ĵerom volas enkonduki ĝin al Esperanto, ĉar ĝi estas uzata en Usono, > bone, sed ĝi ne estas tutmonda. Ni almenaŭ provu esplori kion oni diras > en Ĉinujo.
Mi daŭre ne komprenus kial Ĵerom insistus enkondukti la kolorkolumulojn en ReVo. Mi kutimas provi kompreni misterojn sed ĉi tiu estas vere nekomprenebla. 1- La vortoj apenaŭ estas uzataj 2- la vortoj ne same sencas laŭ landoj Kial do registri vortojn apenaŭ uzatajn, apenaŭ kompreneblajn? kaj plie...por ilin marki EVItindaj? Ĵerom, donu al mi bonan difinon de la verbo tre uzata "trarigardi", vi certe helpos al mi, kiu scias uzi la verbon sed ne scias ĝin difini :-/, kaj samtempe vi helpos al la vortaro. Parenteze, mi eĉ ne trovas francan verbon por "trarigardi", ĉu unu tia ekzistas? eble "consulter"? Mireja
