> Renato Corsetti a écrit : > Laŭ mi oni devas unue rigardi la signifon de la baza radiko. Ekzemple > "manĝ-" laŭ la Fundamento estas manger, eat, essen. El tio sekvas ĉio > cetera. Do, "manĝa" povas nur signifi ke temas pri adjektivo, kiu > rilatas al la ago manĝi, ekzemple la "manĝa proceduro". Ofte en la okazo > de tiaj verboj la senco similas al "manĝanta", sed laŭ mi ĝi neniam > povas signifi "manĝata".
Por la verbo manĝi estas facile kompreni la sencon de "manĝa" en kunteksto. Sed ne okazas same facile por ĉiuj verboj. Iuj povas kompreni la adjektivon "veka" en la senco "vekanta" dum aliaj povas kompreni ĝin en la senco "vekita". (ekz: veka lumo) Pro tio ne eblas simpligi dirante ke de la fundamenta senco de la verbo "xxxxxi" oni tuj komprenos la adjektivon "xxxxxa". Tiusence mi malfacile akceptas "afekta", de la kunteksto oni komprenos la celatan sencon, tamen "afekta" povas signifi foje "afektanta" alifoje "afektata". Mi trovis en la reto paĝon en kiuj ĉeestas plurfoje la nebulan vorton "afekta" kaj mi konfesas ke mi ne sukcesis ĝin kompreni eĉ post atenta legado de la tuta kunteksto. http://ilei.info/ipr/lerni_kaj_instrui.htm Por la vorto "precioza" estas pluraj manieroj elturniĝi sen ĝin uzi: vidu miajn proponojn en hodiaŭa respondo al Antonio, al kiuj eblas aldoni iun plian, de Sergio, "bombasta". Miaopinie estas erare diri ke "precioza" signifas/egalas "afekta". > Ofte, laŭ mi, oni ankaŭ uzas la formojn kiel "timema", kiam la simpla > "tima" devus sufiĉi. Jes. Tamen iuj povas kompreni "tima" estkiel "timiga" dum "timema" estas ĉiam ĝuste komprenata. Mireja
