--- On Wed, 1/20/10, mireille.corobu wrote:

>>> Mireille:

>>> Iuj povas kompreni la adjektivon "veka" en la senco "vekanta" dum
>>> aliaj povas kompreni ĝin en la senco "vekita". (ekz: veka lumo)

>> Renato:

>> Mi kredas ke la uzo de "veka" en la senco de "vekita"/"nedormanta"
>> estas erara imito de kelkaj naciaj lingvoj.

> Mi samopinias: por mi "veka" ne devus signifi "vekita" sed en la
> praktiko de la lingvo iuj facile faras la eraron do nia cerbo povas
> kutimiĝi registri duan sencon de "veka".

Por mi la uzo de "veka" en la senco "maldorma" estas nepre eraro,
kaŭzita de senpripensa imito de konfuzo propra al la ĝermanaj
lingvoj.  Ĝi estas ne pli akceptebla ol la aliaj eraroj kaŭzita de
nacilingvaj influoj.

> Citante la ekzemplo[n] de "veka" kaj de "korekta" mi ne celis
> relanĉi iamajn debatojn. Mi celis atentigi pri la fakto ke, eĉ se
> teorie ne devus esti senca dubo pri adjektivoj rekte derivataj de
> verboj, en la praktiko de la lingvo estiĝas foje tia dubo pro
> misuzoj de la adjektivo. Kaj ĝuste de la verbo "afekti" venas la
> adjektivo "afekta" kiu en multe da kuntekstoj estas malpli klara ol
> "afektoplena" derivata de "afekto" kaj ne rekte de "afekti".

Por mi "afekta" estas tolerebla.  Samkiel "estima" aŭ "malŝata".

>>> Pro tio ne eblas simpligi dirante ke de la fundamenta senco de la
>>> verbo "xxxxxi" oni tuj komprenos la adjektivon "xxxxxa".

Eble ne ĉiam, sed ja plej ofte.

>> Tio ŝajnas esti la ĝenerala regulo en Esperanto. Principe la formo
>> kaj la senco de la baza radiko neniam ŝanĝiĝas.

> Jes kompreneble sed temas pri adjektivo derivata de baza radiko kaze
> de veka, kaj de afekta. La senco de tiuj du adjektivoj, kiuj ne
> estas bazaj radikoj, estiĝas el la praktikado de la lingvo.

Estas normala ke adjektivigo de verba radiko aga havas signifon
aktivan.  "Afekta", "estima", "malferma", "veka" estas do nature
-antaj; la misuzo de "malferma" por "malfermita", aŭ "veka" por
"vekita" estas normale perceptataj kiel eraroj (kvankam la ĝermaneca
UEA ne komprenas tion).

Latinida konfuzo analogia estas la misuzo de "morta" por la senco
"malviva" (ekz-e la PIVa "morta folio" por "feuille morte", dum en la
zamenhofa Esperanto tio signifas "feuille mortelle").

> Ĝusta uzo estas ne ĝin uzi en la senco radikverbo+ita sed iuj tiel
> faras kaj probable daŭros la misuzo de tiaj adjektivoj.

Mi tamen ne pretas rezigni pri la simplaj adjektivoj kiel "karesa
gesto", "malŝata rigardo", "malferma kunsido" ktp.

-- 
Sergio






      

Rispondere a