>> Mireja:
>> Ĝusta uzo estas ne ĝin (adjektivon rekte derivatan de verbo) uzi en la senco 
>> radikverbo+ita sed iuj tiel
>> faras kaj probable daŭros la misuzo de tiaj adjektivoj.

> Sergio: 
> Mi tamen ne pretas rezigni pri la simplaj adjektivoj kiel "karesa
> gesto", "malŝata rigardo", "malferma kunsido" ktp.

karesa gesto-> gesto kiu karesas
do adjektivo formita laux la modelo veka lumo-> lumo kiu vekas

malferma kunsido->kunsido kiu malfermas (kunsidan aranĝon, kunvenon k.t.p.)

malŝata rigardo -> ??? rigardo kiu esprimas malŝaton? pli klare estas 
"rigardo malŝatoplena" aŭ "malŝatoesprima rigardo"

estima->  ???? estimata?

afekta-> afektata?  ekzemple "afektaj gestoj" ĉu ne pli bone estas 
"afektataj gestoj" "gestoj afektoplenaj"?

Jes, vere, kelkaj adjektivoj rekte derivitaj de verba radiko ĝenas min.
Mireja


Rispondere a