> >> Mireja: > >> > >> Ĝusta uzo estas ne ĝin (adjektivon rekte derivatan de verbo) uzi en la > >> senco radikverbo+ita sed iuj tiel faras kaj probable daŭros la misuzo de > >> tiaj adjektivoj. > > > > Sergio: > > Mi tamen ne pretas rezigni pri la simplaj adjektivoj kiel "karesa > > gesto", "malŝata rigardo", "malferma kunsido" ktp. >> > Mireja: > karesa gesto-> gesto kiu karesas > do adjektivo formita laux la modelo veka lumo-> lumo kiu vekas > > malferma kunsido->kunsido kiu malfermas (kunsidan aranĝon, kunvenon k.t.p.) > > malŝata rigardo -> ??? rigardo kiu esprimas malŝaton? pli klare estas > "rigardo malŝatoplena" aŭ "malŝatoesprima rigardo" > > estima-> ???? estimata? > > afekta-> afektata? ekzemple "afektaj gestoj" ĉu ne pli bone estas > "afektataj gestoj" "gestoj afektoplenaj"? > > Jes, vere, kelkaj adjektivoj rekte derivitaj de verba radiko ĝenas min.
Mangxi -> itale "mangiare" -> Mi mangxas pomon mangxa -> itale "alimentare" aux ankaux "edule" -> por niaj skulptajxoj ni uzas nur mangxajn produktojn. [ekz. statueto el cxokolado] mangxita -> itale "(che è stata) mangiata" -> Antono ne digestis la mangxitan pomon mangxata -> itale "che è mangiata" -> la birdo fekis sur la glaciajxo mangxata de Antono [okazajxo nauxza sed vera!]. :-) (en tiu lasta kazo estas tre grava la malsameco inter "-ata" kaj "-ita", cxu ne?) :-) Sajnas al mi ke adjektivoj rekte derivitaj de verba radiko ne estas tro gxenaj... se ni komprenis la mekanismo. :-) Gxis Antonio
