Pardonu, se mi impresis tro harfendeme, sed lastatempe mi devis korekti kaj 
legi tro da tekstoj, parte tekstojn forte suferantajn pro latinidismoj...

amike
István Ertl

--- In [email protected], "mireille.corobu" <mireille.cor...@...> wrote:
>
> >> [...] mi komprenas ke li 
> >> instaligxis sur la selo,
> 
> > eksidis sur la selo. Instaligxi estas latinidismo en cxi tiu senco.
> 
> Dankon por "eksidis", mi skribas tro rapide cxi tie, foje ne trovas la 
> tauxgan verbon kaj gxuste okazis tiele por la verbo "instaligxis" kiu ne 
> placxis al mi dum mi tajpis.
> 
> >> Jen plia ekzemplo:
> >> X kaj Y turismas biciklante sur marborda pado kie la biciklado ne estas
> >> facila, ie la pado estas sabla, aliloke sxtonplena kaj kelkie biciklebla.
> >> Ili piediras sur duno kaj babilas pusxante la biciklon sur la sablo kaj
> >> alvenas al tereno pli roka kiu supras strandon. Jen la pado ne plu estas
> >> sabla. X demandas:
> >> _ Cxu ni surbiciklas?
> 
> > Cxu ni surbiciklu?
> > Li demandas kion ili faru, ne kion ili faras.
> 
> Ho jes! vi pravas. La franca perfidis min kaj mi estis laca hieraux 
> vespere pro la sxtormo, la pluvego, la posttagmeza sxoforado kun risko 
> ricevi brancxon de arbo sur la auxtomobilon aux surauxti/auxti sur 
> falintan brancxon.
> 
> >>aux­ cxu gxi tro rostis?
> 
> > rostigxis...
> 
> Jes, mi devas relegi min, tutcerte estas ke mi ne forgesis la francan...
> Lacigxe
> Mireja
>


Rispondere a