>> Mireja: >> Estas tamen grava diferenco: >> La verbo "bicikli" ekzistas dum la verbo "cxevali" ne ekzistas. >> Sekve "decxevali" ne eblas kiel eblas "debicikli"
> Istvan Ertl: > gxuste tieas la hoko en la ezoko! > Cxar "bicikli" ekzistas, cxe la analizo de kunmetita vorto eblas > de/bicikl/i = i debicikla (la senco kiun celas Mireja) > kaj > de-bicikli = bicikli de (la senco kiun mi celas). > Mi mem hezitus cxe "surbicikli", kaj versxajne akceptus same > "la viro surbiciklas" > kaj > "la viro surbiciklas la monton" Interese: En la unua la verbo estas sen komplemento, mi komprenas ke li instaliĝis sur la selo, preta por ekbicikli dum en la dua la verbo havas komplementon. Jen plia ekzemplo: X kaj Y turismas biciklante sur marborda pado kie la biciklado ne estas facila, ie la pado estas sabla, aliloke ŝtonplena kaj kelkie biciklebla. Ili piediras sur duno kaj babilas puŝante la biciklon sur la sablo kaj alvenas al tereno pli roka kiu supras strandon. Jen la pado ne plu estas sabla. X demandas: _ Ĉu ni surbiciklas? _ Ne. Atendu! Tie estas tro da ŝtonoj, baldaŭ ni povos surbicikli senŝtonan padon. Rigardu! du infanoj biciklas antaŭ ni. > Nun mi estas cxe la matenmangxa tablo. Se mia rostpano falos, > a, kulpos cxi tiu diskuto; > b, la rostplano detablos. Ĉu la rostpano falis? aŭ ĉu ĝi tro rostis? Kulpo mia! kulpo mia! kulpo mia! ke vi matenmanĝis sen rostpano... Mireja kiu pro ŝtormo debicikliĝus se ĝi biciklus, sed ŝage ŝi lasas la biciklon dormi en garaĝo kaj venas al la komputilo.
