--- In [email protected], "mireille.corobu" <mireille.cor...@...> wrote:
>
>  >> Mireja:
> >> Estas tamen grava diferenco:
> >> La verbo "bicikli" ekzistas dum la verbo "cxevali" ne ekzistas.
> >> Sekve "decxevali" ne eblas kiel eblas "debicikli"
> 
>  > Istvan Ertl:
> > gxuste tieas la hoko en la ezoko!
> > Cxar "bicikli" ekzistas, cxe la analizo de kunmetita vorto eblas
> > de/bicikl/i = i debicikla (la senco kiun celas Mireja)
> > kaj
> > de-bicikli = bicikli de (la senco kiun mi celas).
> 
> > Mi mem hezitus cxe "surbicikli", kaj versxajne akceptus same
> > "la viro surbiciklas"
> > kaj
> > "la viro surbiciklas la monton"
> 
> Interese:
> En la unua la verbo estas sen komplemento, mi komprenas ke li instaliĝis 
> sur la selo,

eksidis sur la selo. Instaligxi estas latinidismo en cxi tiu senco.

> preta por ekbicikli dum en la dua la verbo havas komplementon.
> 
> Jen plia ekzemplo:
> X kaj Y turismas biciklante sur marborda pado kie la biciklado ne estas 
> facila, ie la pado estas sabla, aliloke ŝtonplena kaj kelkie biciklebla.
> Ili piediras sur duno kaj babilas puŝante la biciklon sur la sablo kaj 
> alvenas al tereno pli roka kiu supras strandon. Jen la pado ne plu estas 
> sabla. X demandas:
> _ Ĉu ni surbiciklas?

Ĉu ni surbiciklu?
Li demandas kion ili faru, ne kion ili faras.

> _ Ne. Atendu! Tie estas tro da ŝtonoj, baldaŭ ni povos surbicikli 
> senŝtonan padon. Rigardu! du infanoj biciklas antaŭ ni.
> 
> > Nun mi estas cxe la matenmangxa tablo. Se mia rostpano falos,
> > a, kulpos cxi tiu diskuto;
> > b, la rostplano detablos.
> 
> Ĉu la rostpano falis? 

ho, ne, gxi enventrigxis! estis enventrigita!

>aŭ ĉu ĝi tro rostis?

rostigxis...

amike
István Ertl

Rispondere a