--- In [email protected], "mireille.corobu" <mireille.cor...@...> wrote:
>
>  > Marc:
> > "Deseligxi" bone priskribas la agon cxesi rajdi (cxevalon, biciklon, aux
> > ion alian kun selo). Povas esti utile havi verbon por "cxesi rajdi
> > biciklon", kaj miaopinie gxi devas esti "debicikligxi", gxuste kiel ni
> > havas "decxevaligxi" (difinita PIV-e per "desalti de la selo", do intenca
> > ago), trovebla i.a. en Pro Isxtar ("Rapide decxevaligxinte, Benoe metis la
> > bridon de sia cxevalo).
> 
> Estas tamen grava diferenco:
> La verbo "bicikli" ekzistas dum la verbo "cxevali" ne ekzistas.
> Sekve "decxevali" ne eblas kiel eblas "debicikli"

gxuste tieas la hoko en la ezoko!
Cxar "bicikli" ekzistas, cxe la analizo de kunmetita vorto eblas
de/bicikl/i = i debicikla (la senco kiun celas Mireja)
kaj
de-bicikli = bicikli de (la senco kiun mi celas).

Mi mem hezitus cxe "surbicikli", kaj versxajne akceptus same
"la viro surbiciklas"
kaj
"la viro surbiciklas la monton"

Nun mi estas cxe la matenmangxa tablo. Se mia rostpano falos,
a, kulpos cxi tiu diskuto;
b, la rostplano detablos.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a