Mireja:

> >> Mireja:
> >> Scivoleme mi rigardis en la artikolo "selo" ĉar oni deseliĝas
> >> debiciklante. Tiam mi vidis ke deseliĝi uzatas ŝajne nur por 
> rajdantoj.
> >> Hodiaŭ­ estas pli da biciklantoj ol da rajdantoj, pro tio mi opinias
> >> utila la verbon "debicikli".
>
> > Atentu, ke ne nur cxevalojn oni rajdas, sed ian ajn objekton, sur kiu eblas
> > sidi. Do "rajdi biciklon", "bicikle", "sur/per biciklo" tute tauxgas.
> > Rezultas, ke "deseligxi" estas bona vorto por tio, kion vi volas esprimi,
> > ecx se sence pli vasta.
> > Marc
>
>Dankon pro la atentigo. Vi pravas ke debicikliĝi ne utilas se oni povas
>diri "deseliĝi" por biciklanto.

"Deseligxi" bone priskribas la agon cxesi rajdi (cxevalon, biciklon, aux 
ion alian kun selo). Povas esti utile havi verbon por "cxesi rajdi 
biciklon", kaj miaopinie gxi devas esti "debicikligxi",  gxuste kiel ni 
havas "decxevaligxi" (difinita PIV-e per "desalti de la selo", do intenca 
ago), trovebla i.a. en Pro Isxtar ("Rapide decxevaligxinte, Benoe metis la 
bridon de sia cxevalo).

>Tamen mi vidas diferencon inter "debicikli" kaj "debicikliĝi".

Eble, sed nepras konscii, ke tio estas alia demando.

>Vidu en mia antaŭa mesaĝo ĉitema.
>
>La unua implicas la duan sed la dua ne nepre implicas la unuan.
>Mi dirus:
>"pro falo li debicikliĝis" kaj ne dirus
>"pro falo li debiciklis"
>"pro la deklivo mi debiciklis" (vola intenco ne plu bicikli)kaj ne dirus
>"pro la deklivo mi debicikliĝis" (ĉar tiu povas signifi ke mi biciklis
>sur la deklivo sed glitis).
>
>AnkaÅ­ imagu ke biciklanto renkontas survoje konatulon (piedirantan) kaj
>   ke li debiciklas por saluto. Ĉu vi dirus ke li debicikliĝas?

Kvankam ne por cxiu verbo ekzistas tia nuanco, sendube ekzistas tiaj paroj, 
en kiuj unu elemento montras intencan agon, kaj la alia agon suferitan sen 
necesa intenca partopreno de la subjekto. Ekzemplo de tio estas "lavi 
sin/lavigxi", "vesti sin/vestigxi" ktp. Por substreki la intencecon de la 
ago deseligxi, eblus diri "deseligi sin", kaj ankaux 
"debicikligi/decxevaligi sin", sed mi dubas, cxu oni dirus simple "deseli", 
"decxevali", "debicikli". Almenaux necesus trovi ekzistantan modelon por 
pravigi tion cxi.

Kore,

Marc



Rispondere a