>> Pro la ĵus okazinta ŝtormo Xinthia kiu trakuris diagonale Francion
> Ruse ni transskribas "Ксинтия", kaj ankaŭ esperante mi uzus nur > tiulingvajn literojn: Ksintia. > http://news.google.ru/news/search?pz=1&cf=all&ned=ru_ru&hl=ru&q=%D0%BA%D1%81%D0%B8%D0%BD%D1%82%D0%B8%D1%8F > > <http://news.google.ru/news/search?pz=1&cf=all&ned=ru_ru&hl=ru&q=%D0%BA%D1%81%D0%B8%D0%BD%D1%82%D0%B8%D1%8F> Mi vidis la bildojn sed ne povas legi la tekston. Inter aliaj bildoj unu montras domojn, kiujn invadis marakvo probable, tiujn en La Faute sur Mer. Ĉu en la teksto oni diris ke estis tre tre malsaĝe permesi la konstruon de domoj sur terenoj ŝtelintaj al la oceano kaj kiuj situas inter marfronto kaj rivero kiu enfluas la maron ne orte sed paralele al la marfronto? http://www.corobu.com/La Faute sur Mer.jpg <http://www.corobu.com/La Faute sur Mer.jpg> La problemon mi konas cxar dum 20 jaroj ni somere feriis malantaux duno sur unu inter aliaj inundeblaj terenoj sxtelintaj al la maro fare de la homoj antaux pli ol jarcento por kultivi poreojn. Tie nur eta digo kaj denature starigxita duno kontrauxas la enfluon de la altaj tajdoj sur la terenojn. Tie ne estas permesate konstrui domojn nur estas permesate tendumi dum somero. Ni sciis pri la riskoj sed cxu tiuj kiuj acxetis sian terenon aux domon en la Faute sur Mer same sciis pri la dangxereco de la lokoj? Tre tre malsagxe estas konstrui tie domojn, la maro bezonas vastajn areojn por ilin kovri kiam la koeficientoj de la tajdo estas pli ol 100, malhelpi al tio kauxzas grandan inertecan forton kiun aldonitan al ventego ne plu eblas kontroli. Nu...tre bedauxrinde estas ke personoj pereis dronintaj en sia domo ofte dum sia dormo, dum cxiu sciis kaj pri la anoncita sxtormo kaj pri la alta koeficiento de la tajdo. Necesas tiri lecionon pri la drama evento. Kontraux cunamo, marfundaj movoj kaj tertremo ne estas facile kontrauxi sed kontraux prognozitaj sxtormoj singardemo ne malhelpas... Mireja
