2010/3/17 Bernhard Pabst <[email protected]>: > alzhejmera malsano
Tio memorigas min pri specifa demando pri esperantigo de nomoj: Mi sercxas informon pri tio, ke germanaj nomoj kun "ei" (kiu sonas pli-malpli kiel Esperanta "aj") sxajnas ofte/tradicie havi "ej" en Esperanta formo, ekzemple "Einstein" igxas "Ejnsxtejno", "Alzheimer" igxas "Alzhejmer", ktp? Unuavide, tio estas stranga kutimo, cxar gxi konservas NEK la originalan literumadon NEK la originalan sonon! Sed evidente la celo estas konservi la suficxe gravan unusilabecon (cxar Esperanta "ei" havas 2 silabojn) por soni ritme kiel la originala nomo, kaj iom konservi la literumadon "ej" almenaux duon-similas (pro cxeesto de "e" kaj similaj aspektoj de "i" kaj "j") kaj pli vide aspektas kiel la originala "ei" ol la sonkonservanta "aj" vide aspektus kiel "ei" (pro sxangxo de ambaux literoj: "ei/aj"). Do supozante ke mi komprenas la celon, gxi sxajnas suficxe pravigebla, eble ecx la plej bona solvo, mi ne scias. Sed mi scivolas cxu tiu kutimo estas iel kvazauxoficiala (ekzemple cxu Zamenhof (aux alia gravulo) aux AdE (aux alia organizo) iam skribis pri la afero?), kiom vaste estas gxi disvastigita, ktp. Cxu iu povas rekomendi librojn, artikolojn, retpagxojn, ktp kun informo pri la ei/ej-afero? Des pli bone se estas pli ampleksa disktuo de tiaj kutimoj kun aliaj tiaj ekzemploj. (Ekzemplo, germana "st" al Esperanta "sxt" laux sono, sed germana "z" restas "z" en Esperanto kvankam ne vere sonas tiel, ktp.) (Mi jam legis la lastatempe rekomendita de Bernhard interesan sekcion en PIV pri propraj nomoj, sed ne vidis specifan informon pri ei/ej.) Dankon pro iu ajn informo pri ei/ej, russ
