Dankon pro la demando, Russ,
por transskirbi germanan "ei" (prononcita "aj") mi notis transskribojn kiel
"ej", "aj", "e" kaj "i" (anything goes). Mi esperas, ke la programo ne
detruas la tabelon, se tamen ja, mi jam nun pardonpetas:
"Oni povas observi almenaux kvar diversajn metodojn transskribi la germanan
diftongon -ei- (germane prononcata „aj“).
nacia skribo
fonema
> -aj-
grafema
> -ej-
redukto al
simpla -i-
redukto al
simpla -e-
klarigo
Eifel
Ejfelo[1]
franca arkitekto; germana montaro
Einstein
Ejnstejn[2]
matematikisto
Einsteinium
ejnstejnio[3]
transurania elemento
Frankenstein
literatura figuro, monstro; germana monto
Hallstein
politikisto kaj diplomato
Holstein
Holstinio[4]
germana regiono
Leibniz
Lajbnico[5]
Lejbnico[6]
germana filozofo
Leipzig
Lejpcigo[7]
Lepsiko[8]
germana urbo
Lichtenstein
Lihxtensxtejno[9]
euxropa sxtato
Rhein
Rejno
rivero
Steinhuder Meer
lago Sxtajnhuda[10]
germana lago
Neiße (de), Nisa (pl)
Niso[11]
nomo de pluraj riveroj en Silezio
--------------------------------------------------------------------------------
[1] PIV.
[2]
[3] PIV.
[4] PIV, Z, GWED.
[5] LK.
[6] PIV.
[7] GWED, malpreferata formo.
[8] GWED, preferata formo.
[9] PIV, LK.
[10] LK.
[11] GWED, LK.
Krome kompreneble eblas simple ne asimili la nacian skribon de la propraj
nomoj. Transskribo al pure esperanta formo tamen estas dezirinda almenaux,
kiam la vorto aperas en kunmetoj kiel Ejfelturo (en Parizo) aux
Halstejn-doktrino (politika strategio de FRG kontraux iama GDR en la 1960aj
jaroj), aux se el propra nomo estas derivita ecx propra vorto (ejnstejnio).
Plia aspekto estas, de kiu lingvo oni deiru en la fonema transskribo: cxu de
la origina germana prononco aux de la angla (Einstein ja farigxis usonano
kaj mortis tie) aux franca (Eifel estis franca arkitekto)? En la supre
menciita ekzemplo Niso oni simple ne deiris de la germana formo, sed de la
pola kaj cxehxa „Nisa“, pli facile asimilebla al Esperanta vesto.
Pri la aparta problemo transskribi la komencon de la germandevena
vortoparto -stein per -sxt- (Lihxtensxtejno) aux -st- (Ejnsteno) vd. § xy."
Iu domina regulo por mi ne estas ekkonebla.
Bernhard
-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: "Russ Williams" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Donnerstag, 18. März 2010 08:08
Betreff: Re: [revuloj] ei/ej (Einstein/Ejnsxtejno) Kiujn nomojn esperantigi
kiel? < Ŝtormo aŭ tempesto
> 2010/3/17 Bernhard Pabst <[email protected]>:
>> alzhejmera malsano
>
> Tio memorigas min pri specifa demando pri esperantigo de nomoj: Mi
> sercxas informon pri tio, ke germanaj nomoj kun "ei" (kiu sonas
> pli-malpli kiel Esperanta "aj") sxajnas ofte/tradicie havi "ej" en
> Esperanta formo, ekzemple "Einstein" igxas "Ejnsxtejno", "Alzheimer"
> igxas "Alzhejmer", ktp?
>
> Unuavide, tio estas stranga kutimo, cxar gxi konservas NEK la
> originalan literumadon NEK la originalan sonon! Sed evidente la celo
> estas konservi la suficxe gravan unusilabecon (cxar Esperanta "ei"
> havas 2 silabojn) por soni ritme kiel la originala nomo, kaj iom
> konservi la literumadon "ej" almenaux duon-similas (pro cxeesto de "e"
> kaj similaj aspektoj de "i" kaj "j") kaj pli vide aspektas kiel la
> originala "ei" ol la sonkonservanta "aj" vide aspektus kiel "ei" (pro
> sxangxo de ambaux literoj: "ei/aj"). Do supozante ke mi komprenas la
> celon, gxi sxajnas suficxe pravigebla, eble ecx la plej bona solvo, mi
> ne scias. Sed mi scivolas cxu tiu kutimo estas iel kvazauxoficiala
> (ekzemple cxu Zamenhof (aux alia gravulo) aux AdE (aux alia organizo)
> iam skribis pri la afero?), kiom vaste estas gxi disvastigita, ktp.
>
> Cxu iu povas rekomendi librojn, artikolojn, retpagxojn, ktp kun
> informo pri la ei/ej-afero?
> Des pli bone se estas pli ampleksa disktuo de tiaj kutimoj kun aliaj
> tiaj ekzemploj. (Ekzemplo, germana "st" al Esperanta "sxt" laux sono,
> sed germana "z" restas "z" en Esperanto kvankam ne vere sonas tiel,
> ktp.)
>
> (Mi jam legis la lastatempe rekomendita de Bernhard interesan sekcion
> en PIV pri propraj nomoj, sed ne vidis specifan informon pri ei/ej.)
>
> Dankon pro iu ajn informo pri ei/ej,
> russ
>