Koran dankon al Jxeromo, Marc, Bernhard, Renato, Sergio, Joop pro la multaj diversaj helpemaj komentoj gxis nun!
2010/3/19 Joop Eggen <[email protected]> > > > Kaj la nederlandlingano (mis/fremd)prononcas Einstein per ej. > Ja lernu, ke la skriba kaj aŭda internacia simileco estas ambaŭ gravaj. > * * > > Interese! (Kaj ja anglalingvanoj (mis/fremd)prononcas la "st"-parton kiel "st" anstataux "sxt". Cxu simile pri aliaj "ein"-nomoj? Kiel oni prononcas "Frankenstein" (la romano kaj la protagonisto (parenteze: ne la monstro, kiu ne havas nomon) de la romano) en diversaj lingvoj? Cxu pluraj/multaj lingvoj diras "ejn" en la fino anstataux "ajn"? Ekzemple, multaj anglalingvanoj (mis/fremd)prononcas "Frejnkenstajn" (do "Frejnk" anstataux "Frank", "s" anstataux "sx") malkiel la germaneca "Frankensxtajn". Sed evidente oni ne esperantigu la nomon kiel "Frejnkenstajno" laux tiu specifa angla (mis/fremd)prononco. Cxu en aliaj lingvoj nuntempe oni dirus "Frankensxtejn"? Se ja pluraj lingvoj prononcos nomojn kiel "Frankenstein" kaj "Einstein" simile al "Frankensxtejn" kaj "Ejnsxtejn", tiam mi pli bone komprenas kialon por esperantigi tiajn "ei" per "ej". Mi fojfoje vidas "Frankenstein" kiel "Frankensxtejno" en Esperanto, ekzemple, http://eo.wikipedia.org/wiki/Franken%C5%9Dtejno (laux versxajna rekomendo de Jorge Camacho, kiu unue kreis la artikolon)? Hm, mi rimarkas diskuteton pri la nomo http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Franken%C5%9Dtejno Evidente ja regas necerteco kaj hezitemo, cxar tiu artikolo (kaj alia artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Victor_Frankenstein ) iom nekonsekvence mencias la romanon laux la titolo "Frankensxtejno", sed la nomon de la protagonisto en ne-Esperanta formo "Victor Frankenstein". Sed la romana titolo devenas gxuste de la nomo de tiu protagonisto Victor/Viktoro Frankenstein/Frankensxtejno... do oni elektu aux unu aux la alian, cxu ne? :) Sxajnas ke almenaux estus pravigebla aux akceptebla laux tradicio uzi "Frankensxtejno" por kaj la romana titolo kaj la protagonisto... Dankon pro la interesa diskutado! Pliaj informoj kaj argumentoj estu bonvenaj. russ
