Kiel junulo mi legis verketon pri transskriboj, tamen ne plu memoras la 
aŭtoron. Temis pri transskriboj laŭ lingvo: el la franca, el la nederlanda, ... 
Iel memorigas min pri la cirila-latina normitaj transskriboj.
La kemia elemento ejnŝtejnio findecidas min rilate al mia persona prefero: 
Ejnŝtejno. Estas nenion evitinda pri "ej" (kompare al "ij" kie Z prenis en unu 
kazo "uj" rezultante en la eterna temo -ujo/-io). Fakte la sonoj malmulte, 
tamen sufiĉe diferencas, kaj ekz. la nederlanda ei/ij estas prononcata "ej", 
ekz. "trein" (=trajno) estas prononcata "trejn", kie la germana prononco pli 
tendencas al aj. Tute distingebla afero por nederlandano. Kaj la 
nederlandlingano (mis/fremd)prononcas Einstein per ej.
Ja lernu, ke la skriba kaj aŭda internacia simileco estas ambaŭ gravaj.


 



  





__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Sie sind Spam leid? Yahoo! Mail verfügt über einen herausragenden Schutz gegen 
Massenmails. 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a