--- On Fri, 19/3/10, Bernhard Pabst wrote:

[...]

> por transskirbi germanan "ei" (prononcita "aj") mi notis
> transskribojn kiel "ej", "aj", "e" kaj "i" (anything goes).

La transskriboj per i kaj e estas transskriboj el aliaj lingvoj.

[...]

> "Oni povas observi almenaux kvar diversajn metodojn transskribi la
> germanan diftongon -ei- (germane prononcata „aj“).

Probable tiu prononco disvastiĝis iompostiom, orienten ĝi venis iom
malfrue.  Ĝi ne penetris jidon, nek la nederlandan, kaj en la polaj
transskriboj mi ofte vidas ej; ekz-e "s-ino Szwejc" -- [ŝvejc],
evidente el Schweiz -- en "Marta".  Anakaŭ la baltiaj baronoj ĉe la
rusia kortego uzis la transskribon per ej: grafo Klejnmiĥel ktp.

Kaj okcidente la nederlandanoj skribas ij, sed prononcas ej (kaj ĝuste
la nederlanda lingvo forte influis la rusan lingvon de la 18a jc --
ial Petro la Granda havis multajn amikojn nederlandajn, kaj teĥnike
Nederlando tiam estis avangarda).

[...]

>   Eifel    Ejfelo[1]    franca arkitekto; germana montaro

Tio imitas la transskribon rusan.

>       Einstein    Ejnstejn[2]

Ejn*ŝ*tejno, ejnŝtejnio.  Tio laŭas kaj la rusan, kaj la jidan.

[...]

>   Holstein    Holstinio[4]

Tio estas pruntita ne el Hochdeutsch, sed el iu alia fonto: pole
Holsztyn [holŝtin], ĉeĥe Holštýnsko, nordgermane Holsteen, dane
Holsten.  En la moderna rusa estas Holŝtejn, sed en la 18a jarcento la
prononco estis Holŝtinia.

>      germana regiono

>       Leibniz    Lajbnico[5]    Lejbnico[6]

Ruse "Lejbnic"; atnentindas la latina formo
Godefridus Guilielmus Leibnitius

> Leipzig    Lejpcigo[7] Lepsiko[8]

Etimologie ĝi devenas el Lipsk (= tiliejo, loko de tilioj); kp la
rusian urbegon Lipeck (samsignifa).  "Lepsiko" evidente estas el la
latinigo.


>       Rhein    Rejno

Same en la rusa -- evidente, laŭ la nederlanda Rijn [rejn]

>       Neiße (de), Nisa (pl)    Niso[11]

Jes, tio estas polaĵo (cetere, ĝi estas la praformo).

Sur la rusaj mapoj oni markas rivernomon "Odra" en ties ĉeĥa-pollanda
parto, kaj "Oder" en la parto germania; "Taĥo" en la parto hispania,
kaj "Teĵu" en la parto portugalia.

-- 
Sergio





      

Rispondere a