> Russ:
> Mi
> sercxas informon pri tio, ke germanaj nomoj kun "ei" (kiu sonas
> pli-malpli kiel Esperanta "aj") sxajnas ofte/tradicie havi "ej" en
> Esperanta formo, ekzemple [...]
> Unuavide, tio estas stranga kutimo, cxar gxi konservas NEK la
> originalan literumadon NEK la originalan sonon! Sed evidente la celo
> estas [...]

jes, la tradicio estas ofte kompromisa inter sona kaj skriba imito, kio igas 
gxin kritikebla el cxiuj radikalemaj flankoj.

> (ekzemple cxu Zamenhof (aux alia gravulo) aux AdE (aux alia organizo)
> iam skribis pri la afero?), kiom vaste estas gxi disvastigita, ktp.
> Cxu iu povas rekomendi librojn, artikolojn, retpagxojn, ktp kun
> informo pri la ei/ej-afero?

pri tiu aparte, ne.  sed en iom pli vasta perspektivo:

- la zamenhofa radikfarado / cherpillod andré. - courgenard: la aŭtoro, 1990. - 
32 p.

- esperantigo de vortoj el hispana fonto / camacho jorge k. a. - 
http://eo.wikipedia.org/wiki/esperantigo_de_vortoj_el_hispana_fonto, 2005

- principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj / 
golden bernard. - en: serta gratulatoria in honorem juan régulo, vol. 2a, eld. 
universidad de la laguna, 1987, p. 235-257.

- transskribo de nederlandlingvaj nomoj / pilger wouter f. - 
http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/nl-nomoj.htm - en: serta gratulatoria in 
honorem juan régulo, vol. 2a, eld. universidad de la laguna, 1987, p. 557-570.
...

kelkaj bazoj ankaux el jena pagxo: 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj

ankaŭ la transskribo de latinsciencaj terminoj, aparte en vivosciencoj, havas 
tradicion.  sed la tradicio havas siajn hezitojn (vidu ekzemple la rimarkon sub 
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/kameciparid.html).

mi skizis programeton kiu auxtomate esperantigas por iuj fontolingvoj.  gxia 
farado montris ke multaj eseoj pri la demando fokusigxas al hezitigaj kazoj kaj 
forgesas la bazajn regulojn (a -> a, th -> t...).

jxeromo


Rispondere a