Interesa origino, kiu donas memstaran signifon al persvadi, cx. "alkonvinki" 
(?).
ReVo fakte tion agnoskas per persvadi = (nl) overreden = (de) überreden.

--- Sergio Pokrovskij <[email protected]> schrieb am Do, 22.4.2010:
--- On Wed, 21/4/10, f_sophia wrote:



[...]



> Laux mia vidpunkto, Zamenofo prunteprenis la vortojn "persvadi" kaj

> "konvinki" de la latina lingvo aux eble de latinidaj.



Pli probablas ke li prenis ĝin el la pola, kie _perswadować_ havas la

saman signifon, kiun donas al ĝi la Akademio, kaj kiun havas la rusa

уговорить kaj la germana überreden.



> Fakte, kiel italo, mi ne komprenas tiun cxi babiladon pri la signifo

> kaj la samsameco inter "persvadi" kaj "konvinki". Gxenerale, ambaux

> la vortoj havas saman signifon (kiu dependas de kunteksto) sed

> malsaman nuancon (kiu estas cxiukaze neniigita de la kutima uzo). :)



Mi ne scias ĉu la itala posedas verbon por la oficiala signifo de

"persvadi", sed ĝi estas utila kaj esprimas alian sencon ol

"konvinki".  Eble vi esprimas tion alimaniere.  Ekz-e la responda

vorto angla efektive ŝajnas balasta duoblaĵo por _to convince_ -- sed

Esperanto ne havu tian balaston.



Eble la angla respondaĵo povus esti "to talk into" --

She didn't want to let me go, but I finally managed to TALK her INTO it.



Probable tio ne nepre signifas, ke iĝis konvinkita ke estas bona afero

akcepti onian foriron; eble ŝi akceptis malgraŭvole.  Simile eblas diri

"Li lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, kvankam li neniam serioze

kredis tion" --

tio ja estas plej ofta sinteno.



"La reklamisto persvadis ŝin, ke lia varo estas la plej bona en la

mondo" -- eble ŝi akceptis, por malembarasi sin je la tedulo.



-- 

Sergio





    
     

    
    


 



  





Rispondere a