--- On Wed, 21/4/10, f_sophia wrote:
[...]
> Laux mia vidpunkto, Zamenofo prunteprenis la vortojn "persvadi" kaj
> "konvinki" de la latina lingvo aux eble de latinidaj.
Pli probablas ke li prenis ĝin el la pola, kie _perswadować_ havas la
saman signifon, kiun donas al ĝi la Akademio, kaj kiun havas la rusa
уговорить kaj la germana überreden.
> Fakte, kiel italo, mi ne komprenas tiun cxi babiladon pri la signifo
> kaj la samsameco inter "persvadi" kaj "konvinki". Gxenerale, ambaux
> la vortoj havas saman signifon (kiu dependas de kunteksto) sed
> malsaman nuancon (kiu estas cxiukaze neniigita de la kutima uzo). :)
Mi ne scias ĉu la itala posedas verbon por la oficiala signifo de
"persvadi", sed ĝi estas utila kaj esprimas alian sencon ol
"konvinki". Eble vi esprimas tion alimaniere. Ekz-e la responda
vorto angla efektive ŝajnas balasta duoblaĵo por _to convince_ -- sed
Esperanto ne havu tian balaston.
Eble la angla respondaĵo povus esti "to talk into" --
She didn't want to let me go, but I finally managed to TALK her INTO it.
Probable tio ne nepre signifas, ke iĝis konvinkita ke estas bona afero
akcepti onian foriron; eble ŝi akceptis malgraŭvole. Simile eblas diri
"Li lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, kvankam li neniam serioze
kredis tion" --
tio ja estas plej ofta sinteno.
"La reklamisto persvadis ŝin, ke lia varo estas la plej bona en la
mondo" -- eble ŝi akceptis, por malembarasi sin je la tedulo.
--
Sergio