Memkompreneble, Esperanto ne estas la itala lingvo, tamen, en tiu kazo, gxi
povas helpi.
> Se la oficiala signifo de "persvadi" estas tiu de la 9-a aldono;
>
> persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.: ŝi
> persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.
>
> mi tradukus tion al la itala per "Mi ha convinto ad accompagnarla,
> benche' veramente non volessi." aŭ per "Mi ha persuaso ad accompagnarla,
> benche' veramente non volessi". Aliaj italoj povas konfirmi aŭ
> malkonfirmi (ankaŭ ĉar en Italujo ankaŭ la norma lingvo iom varias laŭ
> la regionoj). Laŭ mia impreso en tiu frazo pli ofte oni uzas "convincere".
Jes, en tiu frazo, la du verboj estas same uzeblaj.
Cxiukaze, se mi diras...
"con le sue moine, alla fine ella mi ha persuaso" (per kajolado, fine ŝi
persvadis min) [enriskiĝi senŝirme]
kaj
"con le sue moine alla fine ella mi ha convinto" (per kajolado, fine li
konvinkis min) [ke ŝi estas hejme... kaj sola.]
...mi komunikas du malsamajn ideojn.
Kompreneble, estas nur nuanco, sed foje tiu nuanco estas finofara, kiel vi
povas konjekti de la partojn inter rektaj krampoj.
Sergio:
>> Laux mia vidpunkto, Zamenofo prunteprenis la vortojn "persvadi" kaj
>> "konvinki" de la latina lingvo aux eble de latinidaj.
>
> Pli probablas ke li prenis ĝin el la pola, kie _perswadować_ havas la
> saman signifon, kiun donas al ĝi la Akademio, kaj kiun havas la rusa
> уговорить kaj la germana überreden.
Kian strangan ideon pri probablo vi havas, Sergio. :)
Bonvolu foliumeti latinan vortaron. Serĉu "persuadeo" ("i-modo" persuadere)
kaj "convinco" ("i-modo" convincere).
Eĉ laux la sono, tiuj terminoj estas pli similaj al esperantaj ol pola
perswadować. :)
En tiu kazo, "persvadi" havus nuancon "pruvi, montri (ankaŭ figure) kaj ŝanĝi
la vidpunkton aŭ la ago de iu"... male "konvinki" havus nuancon "venki ideon
kaj ŝanĝi la vidpunkton aŭ la ago de iu".
Tio estas kohera kun antaŭaj ekzemploj. Fakte la "kajolado" en la unua kazo
celis "elmontri avantaĝon aŭ intereson" kiu ŝajne rezultus de sugestita
agado... en la dua (eble adresita al jxaluza edzo) celis venki la jxaluzan
ideon (pri tropado aux pri amanto).
Gxis
Antonio Codazzi