Saluton al ĉiuj, mi estas nova listano; mi profitas je la okazo por saluti
ĉiujn en la listo, ĉu ili (re)konas min aŭ ne (mi vidis kelkajn konatajn
nomojn).

Kvankam mi eniras la debaton pri konvinki/persvadi nur meze, mi pensis ke
eble mi povas doni mian ideon pri tio kion mi vidas kiel diferencon inter
ili.

Mi ligas *konvinki* al ideo "igi iun opinii" kaj *persvadi* al "igi iun
emi".

En la itala lingvo ekzistas du apartaj verboj sed mi ne sukcesus trovi
nunmomente ekzemplon de "minimuma paro" da frazoj, kiuj povus oferti klaran
distingon inter la verboj. Mi tamen donu ekzemplon per la anglalingvaj
adjektivoj, *convincing *kaj *persuasive*. Mi dirus ke iu afero estas *
convincing*, kiam tio ŝanĝas (aŭ plifortigas) mian opinion pri io. Mi dirus
ke io estas *persuasive*, kiam tio ŝanĝas (aŭ plifortigas) mian emon, aŭ
volon, al io.

Bedaŭrinde mia nekono de la pola lingvo malhelpas min kompreni la "ĝustan",
aŭ mi diru "verŝajne origina" signifo de la responda verbo en Esperanto. Mi
do aprezus se iu povus atentigi min, kaze ke mia ekzemplo estas draste misa
:-)

Dankon je via atento kaj bonan tagon.


-- 
Ĝis la,
[email protected]

Rispondere a