> Sergio:
> Oni povas formi vortojn "el interne", "el ene" uzante la propran
> materialon de Esperanto: "malsanulejo" estas tia "elinterna", aŭ
> "elena" formaĵo (fakte ĝi sekvas la modelon de multaj nacilingvoj,
> kiel la rusa, ĉeĥa aŭ germana).  Aŭ oni povas prunti pretan vorton el
> la angla aŭ el la franca (hospitalo) -- uzi eksteran materialon.

Dankon pro la respondo, mi komprenis. Ekzemple la bretona "menez-tan" 
estas ekzemplo de elinterna formaĵo bretona :-).
menez = monto
tan = fajro
do menez-tan = vulkano

>> Kaj en alia afiŝo kaj kunteksto mi ne komprenis la vorton
>> "naturismaĵo" en la frazo: "Vipero" estas rampula naturismaĵo.

> La ŝatantoj de pretaj pruntoj opinias, ke tio estas procedo "natura",
> ke tiaj vortoj estas "naturaj" -- kontraste al la sintezaj vortoj el
> propre esperantaj radikoj.  Tial la koncerna skolo nomas sin
> "naturalisma" (la reprezentantoj de tiu skolo ofte malbone scipovas
> Esperanton, kiun fakte ili malestimas; ili plejparte ne scias, kio
> estas "naturalismo", kaj malofte kapablas forpreni la balastan -al,
> kiu en Esperanto normale havas la formon -a).
>
> Do, en mia uzo "naturismo" estas la skolo preferanta pretajn vortojn
> "naturajn", el la "naturaj" (sovaĝaj) lingvoj (kontraste al la
> "artefaritaj", skemismaj vortoj).  Tio fakte estas speco de
> _krokodilado_, reptilia (aŭ rampula) inercio kaj malkreemo.  Tion mi
> aludis per "rampula naturismaĵo vipero" (vipuro ja estas rampulo =
> reptilio zoologie, kaj "vipero" estas trajto de reptilia menso),

Kvankam estas malutile diri pri propra gusto mi ne detenas min aldoni ke 
mi preferas "vipuro" kaj probable uzis ĝin kaj ne uzis "vipero" en miaj 
S.C.E-aj babiladoj.
Pri hospitalo kaj malsanujejo mi ne hezitas uzi la verbon 
"enhospitaliĝi" sed temante pri adjektivo mi pli facile dirus 
"malsanuleja" ekzemple "malsanuleja enirejo".
Alia ekzemplo de elinterna formaĵo en la bretona estas "klañvdi" kiu 
estas formata de "klañv" = malsanulo kaj "di" = tie do signifas laŭvorte 
"malsanuloj tie" por "malsanulejo".
Por la maljunuloj estas la vorto "ti ar re gozh" (ti=domo kaj gozh= 
maljunuloj" do "domo de la maljunuloj".
Tamen mi observas ke pli kaj pli estas uzata en la bretona la vorto 
"ospital" kiu estas francisma bretonaĵo kompreneble.
Legantoj pardonu al mi ke mi parolas pri la bretona ĉi tie kie la temoj 
traktas pri Esperanto. Post duonjarcento ne plu estos surstrataj 
parolantoj de la bretona lingvo, la viva lingvo estas mortanta kaj 
baldaŭ apartenos nur al pasinta kulturo bretona.
Mi ŝuldas al la lingvo de miaj jam mortintaj parencoj la fakto ke mi 
lernis facile Esperanton, pri tio mi preskaŭ certas.
Mireja

Rispondere a