Kara Sergio, mi ne celis implici ke tiujn utile klarigajn nociojn misuzas Vi. Sed aliaj ja enklasigas homojn tro facile per tiuj sencoreduktaj etikedoj. Foje Renato Corsetti kondamnas ghenerale novvortemulojn; foje la dejhoranta orakolo de la Civito krachas sur "shtonlingvemulojn".
Nu, se Vi jam menciis liberecon kaj egalecon, mi kiel franco (nu, franco...) aldonu fratecon kiel daure memorindan devizon dum diskutoj. amike Istvan Ertl --- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote: > > --- On Fri, 30/4/10, pistike65 wrote: > > [...] > > > lau mia percepto, la konstanta kaj sterila kontraustarigado de > > supozate rigidaj skoloj natur(al)isma kaj skemisma estas same > > malmulte kongrua kun kaj klarigpova pri la realo kiel, movadrilate, > > la gurdado de opozicio raumisma/finvenkisma. > > La supozon pri ridideco enkondukis vi. Nekontesteble ekzistas du > tendencoj. Oni demandis pri la terminoj, kaj mi opinias tute normala > klarigi ilin (tiom pli, ke unu el la uzoj kaÅzintaj la demandon estis > mia). > > > En ambau kazoj temas pri tendencoj kiuj, en diversproporciaj > > kunfandighoj, kunvivas en chiu el ni. > > Äu tio sensencigas la nociojn? La libero kaj la egaleco simile estas > du valoroj kiuj ofte kolizias, kaj kiujn oni tamen volas kunhavi; Äu > sekve oni ne rajtas paroli pri tiuj valoroj kaj argumenti per ili? > > -- > Sergio >
