--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <sergio.pokrovs...@...> wrote:

> La Å&#65533;tantoj de pretaj pruntoj opinias, ke tio estas procedo "natura",
> ke tiaj vortoj estas "naturaj" -- kontraste al la sintezaj vortoj el
> propre esperantaj radikoj.  Tial la koncerna skolo nomas sin
> "naturalisma" (la reprezentantoj de tiu skolo ofte malbone scipovas
> Esperanton, kiun fakte ili malestimas; ili plejparte ne scias, kio
> estas "naturalismo", kaj malofte kapablas forpreni la balastan -al,
> kiu en Esperanto normale havas la formon -a).
> 
> Do, en mia uzo "naturismo" estas la skolo preferanta pretajn vortojn
> "naturajn", el la "naturaj" (sovaÄ&#65533;j) lingvoj (kontraste al la
> "artefaritaj", skemismaj vortoj).  Tio fakte estas speco de
> _krokodilado_, reptilia (aÅ­ rampula) inercio kaj malkreemo.  Tion mi
> aludis per "rampula naturismaĵo vipero" (vipuro ja estas rampulo =
> reptilio zoologie, kaj "vipero" estas trajto de reptilia menso),

lau mia percepto, la konstanta kaj sterila kontraustarigado de supozate rigidaj 
skoloj natur(al)isma kaj skemisma estas same malmulte kongrua kun kaj 
klarigpova pri la realo kiel, movadrilate, la gurdado de opozicio 
raumisma/finvenkisma.

En ambau kazoj temas pri tendencoj kiuj, en diversproporciaj kunfandighoj, 
kunvivas en chiu el ni.

amike
Istvan Ertl


Rispondere a