Ho, Russ, (iuj) espistoj estas tiaj, aliaj maltiaj.
Delonge mi rezignis pri pedagogiaj iluzioj, kaj mem preferas klopodojn elkotigi 
perlojn ol origi koton.

amike
István Ertl

--- In [email protected], Russ Williams <cxiomor...@...> wrote:
>
> 2010/4/28 Bernhard Pabst <bernhard.pa...@...>:
> > la kutimaj nesciaj stultajxoj de Corsetti
> 
> Bernardo! Viaj lingvohistoriaj komentoj tre utilas kaj interesas, kaj
> mi sincere aprezas ilin, SED mi petas vin cxesi viajn tro oftegajn
> malafablajn insultajn kaj personajn atakojn. Tiaj komentoj simple
> maltauxgas. Tia kutimo gxenas kaj kreas malagrablan etoson en la
> diskuto. Krome tiaj nenecesaj malamikaj insultoj pli ofte kreas
> malsimpation al la diranto ol al la priskribito, do mi vere ne
> komprenas kial vi tiom ofte emas diri tiajn aferojn.
> 
> Cxu vi tiel parolas ankaux vizagxo al vizagxo? Aux cxu vi simple
> forgesas ke estas realaj homoj cxe la alia ekstremo de la interreta
> konekto?
> 
> Mi preferus ne senti bezonon pincxi mian nazon por trovi viajn verajn
> esperantologiajn perlojn ene de tia malalloga kotacxo.
> 
> dankon,
> russ
>


Rispondere a