Sergio: >> "Vipero" estas rampula naturismaĵo. Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe >> respektindaj aŭtoroj.
Bertilo: > Zamenhof uzis ghin. Mi miras, Sergio, ke vi ne konas la cent-jaran diskuton pri vipero / vipuro, vd. ekzemple: 1. Ciliga, Paul (1959): Pri "vipero". FrancE 1959:27:185 90 termino;vipero 2. Haupenthal, Reinhard (1964): Vipero - vipuro. GER 17:1964/6, p.70 Fundamento; termino 3. Grazzini, Corrado (1965): Precizigo. esperanto (Italujo) 1965:43:2 (92) 36 etimologio; vipuro; kratago; falsaj parencoj ′Vipuro′ k ′kratago′ en UV ne estas preseraroj, asertas L.L. Zamenhof en poŝtkarto de 1913-06-27 en la posedo de la aŭtoro. Repr. el HdE. 4. Albault, A. (1967): La Fundamenta Serpento. ScRe vol. 18 1967/3, p. 81-88 - termino; vipero Pri vipero-vipuro: nenio kontraŭstaras uzon de -ero kiel formon paralelan. Repr. en Naŭ prelegoj pri la Fundamento. Saarbrücken 1991 Pri la cxiam sama lama diskuto pri tiuj cx. 20 mal-vortoj mi rekomendas legi la diskuton inter Kalocsay kaj Baghy el la 1930-aj jaroj. Pli profundaj ol la kutimaj nesciaj stultajxoj de Corsetti, vd. tie cxi: // http://www.esperantoland.org/ebea/ kaj sercxu je "mal-" Bernhard
