2010/4/28 Bernhard Pabst <[email protected]>:
> la kutimaj nesciaj stultajxoj de Corsetti

Bernardo! Viaj lingvohistoriaj komentoj tre utilas kaj interesas, kaj
mi sincere aprezas ilin, SED mi petas vin cxesi viajn tro oftegajn
malafablajn insultajn kaj personajn atakojn. Tiaj komentoj simple
maltauxgas. Tia kutimo gxenas kaj kreas malagrablan etoson en la
diskuto. Krome tiaj nenecesaj malamikaj insultoj pli ofte kreas
malsimpation al la diranto ol al la priskribito, do mi vere ne
komprenas kial vi tiom ofte emas diri tiajn aferojn.

Cxu vi tiel parolas ankaux vizagxo al vizagxo? Aux cxu vi simple
forgesas ke estas realaj homoj cxe la alia ekstremo de la interreta
konekto?

Mi preferus ne senti bezonon pincxi mian nazon por trovi viajn verajn
esperantologiajn perlojn ene de tia malalloga kotacxo.

dankon,
russ

Rispondere a