-----Wolfram Diestel----- 

Bernhard skribis:

> Dankon, interesaj pagxoj, Marc. [...] tamen estas tute malaktuala

Bernard, kial vi dankas? ...

----

Cxar laux mi tiuj du listoj estas interesaj kaj povas esti helpaj kaj 
utilaj.

Sed oni samtempe devas scii, ke la listo de interjekcioj kaj sonimitaj 
vortoj surbaze de PIV 1970 havas nur plu limigitan valoron kaj ne plu 
spegulas la nunan staton.

Kaj en la listo surbaze de PIV 2002 mankas multaj onomatopeoj kasxitaj ie en 
PIV-aj artikoloj, fenomeno, kiu estas cxe tiu grupo de vortoj aparte forta, 
probable pli forta ol cxe aliaj vort-grupoj (krome mankas ekzemple ecx la 
tiktako de la horlogxo, kvankam PIV 2002 gxin registras kiel kapvorto!). Pro 
tio mi konsilas prefere konsulti Hron 2006, kiu estas pli fidinda kaj 
kompleta ol la listoj de Ak. Marc Bavant.

Cetere mi ne kulpas, ke homoj kiel Wells, Corsetti, Pokrovskij aux Brabant 
ne konas aux cxiukaze ne uzas plej bazajn leksikografiajn helpilojn 
("civilizacio kaj kulturo").

Mi ankaux sxatas muzikon, sed neniel kompetentas pri muzik-kritiko. Mi do ne 
povas helpi al vi - bedauxrinde.

Amike

Bernhard 

Rispondere a