--- On Sat, 8/5/10, Horváth József wrote:

[...]

> Kun nekredemo kaj nekompreno mi sekvis la diskuton kaj neniel povis
> kompreni, kiel povas konkludiĝi "direkto" el la signifokampo de
> "senco". Ĉu sekvi la latinan "altus", kiu signifas samtempe "alta"
> kaj "profunda"?

Ne, ĉi-okaze Latino ne kulpas.  Sekve de via demando mi faris tion,
per kio endus komenci: mi konsultis mian "Petit Robert".  Tiu vortaro
honeste prezentas la du sencojn kiel homonimojn; la unua "sens"
devenas el la latina "sensus", kaj al ĝi ni ŝuldas la signifo=sencon.

La dua "sens" devenas el la ĝermana "sinno", kiu (laŭ Robert) signifis
"direkto".  Sufiĉe konforme al la intuo de Mireja.

Rilate la francan, la afero ŝajnas klara.  Sed nun estiĝas demando pri
la sencevoluo de la germana "Sinn", kies ĉefsignifo (moderna) laŭ mia
percepto respondas plie al "sensus" ol al "sinno".  Bedaŭrinde mi ne
havas informojn pri la germana etimologio.

> Mi neniel vidas la utilon.

Mi vidas rektan malutilon.

-- 
Sergio




      

Rispondere a