--- On Sat, 8/5/10, mireille corobu wrote:
[...]

> Prave. Kial ne forviŝi la lastan frazon?

>> Sergio:
>> Jes.  Tamen por mi ĝi estas sensenca jam dekomence.

> Sed konsciu ke por Marc, por mi kaj por eble aliaj kiuj ne partoprenas 
> la diskuton ĝi sencas.

Gxi sencas pro via hejmlingva tradicio: gxi atestas, ke franca
matematikisto ne rajtas diri "la kontrauxa direkto".  Sed por matematikisto
rusa aux anglalingva "la kontrauxa direkto" estas tute normala kaj reale
uzata esprimo, egale faka kaj komunlingva; tial la argumento de Marc
aspektas kiel okulfrapa absurdajxo -- kaj fake, kaj komunlingve.

> Mi povas pensi (samkiel vi) ke sur linio oni povas difini du direktojn 
> kaj mi povas pensi (samkiel francoj) ke sur linio oni povas difini du 
> sencumojn (mi preferas "orientumojn").

Atentu, ekzistas ankoraux aparta nocio "orientumo" -- tio kio distingas
nian mondon kaj gxian spegulbildon.

> Ambaŭ diroj sencas kondiĉe ke oni legu iumaniere la vorton "direktoj"
> kaj la vorton "sencumoj".

La franca sistemo postulas, ke la faka signifo de la vorto "direkto" estu
malkohera kun la komunlingva.  Mi vidas nenian utilon en tia malsimpligo.

[...]

> Por la lasta frazo eblas skribi ion pli neŭtralan ekzemple :

> "En la rusa  kaj la pola estas la vorto "direkto" kiu per si mem donas
> la "sencumon".

Fakte same estas en la angla.  Mi tion mem rimarkis el mia sperto pri la
faka literaturo anglalingva; kaj la afisxo de Teodoro estas konfirmo de
tiu mia impreso fare de anglalingva fakulo.

Pli grave, la koncerna signifo de la vorto "direkto" estas la normala
signifo de la vorto en la komunlingva Esperanto: oni ja povas diri
"la kontrauxa direkto"; "la direkto norden" ne estas "la direkto suden"
ktp.  Necesus speciala kromsenco perversiganta la komunlingvan "direkto"n,
por ke la frazo de Marc estu komprenebla ekster la latinida (kaj eble
ankaux germana) tradicio.

> Por la cetero (la senco 4 por "direkto", la senco 3 por "senco", la 
> ĉeesto de "sencumo" kaj la iom ŝanĝita Rim) mi konsentas kun Marc.

Mi ne komprenas, kial oni nomu "direkto" ion kio neniel estas "direkto".
La rusa lingvo neniam havis tian absurdajxon; mi vidas ke la lingvoj
germana kaj slovaka havas aliajn variantojn (alimaniere fusxajn) -- tio
atestas, ke la absurda misuzo de "direkto" gxenas ankaux germanojn kaj
slovakojn.

Fakte, al mi sxajnas ke kiam Marc verkis sian frazon, celis alian "direkton"
ol tiu, pri li parolas nun.  Pli probablas, ke li celis tiun kastritan
"direkton", pri kiu parolis Fabio en cxi tiu fadeno.  Tiu signifo pli sencus
kiel objxeto (cxar gxi jes estas kontrastigebla kun "sencumo", male ol la
"direkto de afina spaco", kiu cxi-teme neniel aktualas).  Tio almenaux
ne estus sensenca -- kvankam tia devio de la komunlingva signifo restas
malracia kaj tute senbezona malfaciligo de la lingvo.

> Tiuj kiuj bezonos la vorton "sencumo" uzos ĝin kaj tiuj kiuj ne bezonos 
> ĝin ne uzos ĝin.

Prefere oni uzu "sencumo"n ol "senco"n kiam temas pri "direkto"; tamen tia
"sencumo" (kaj tia senco") estas malnecesaj redundajxoj, cxar tutegale la
vorto "direkto" ja havas koncernan signifon.  Kaj ruse, kaj angle, kaj en
la normala Esperanto.

>>> aliflanke ne estas dubo pro la precizigo "de matematika vidpunkto"
>>> kaj pro la referenco al la faka "direkto", ke temas pri faka
>>> kunteksto, kaj ke "rekto" estas faka vorto.

> Jes, mi konsentas.

Kaj mi malkonsentas.  Cxar por mi ankaux fake eblas paroli pri "la
kontrauxa direkto", pri "la direkto de la nombra akso" ktp.  La referenco
al la "direkto de la afina spaco" estas senrilata.  Mi plufoje defiis Markon
klarigi, kiel gxi rilatas al "direkto" (krom per miselektika vortoformo) --
sed por mi li ne havas tempon.
...

-- 
Sergio



      

Rispondere a