>> Mireja: >> jes malutilas ke estas signifo komuna por "direkto" kaj estas >> signifo matematika por la sama vorto kiu povas kolizii kun la >> komuna. Sed ne kulpigu la francajn matematikistojn, ili en sia fako >> bezonis paroli, kaj por tio elektis vortojn.
> Sergio: > Kompreneble la francaj matematikistoj rajtas fari pri la franca lingvo > ĉion ajn laŭ sia bontrovo; la demando estas, kion el tiaj faroj oni > imitu en Esperanto. Jes. Ĉu vere vi timas ke internacie esperantistoj komprenos "direkto" estkiel tio kiu karakterizas iun paralelecon de rektoj? Mi forte dubas pri tio ĉar eĉ en Francio, ekster la lernejklaso, francianoj pli ofte inkludas la sencumon en la franca uzo de "direction" ol uzas ĝin kiel linio inter du punktoj. >> Kial estis elektita la franca "sens" kaj ne la franca "direction" >> por la vektoroj? Jen la kerna demando: mi ne estas fakulo pri >> historio de la franca lingvo sed tamen hipotezas ke la franca "sens" >> (= unu el la du eblaj sencumoj) historie pli fruis ol "direction" >> (en la signifo kien oni iras) kaj enradikiĝis profunde en la franca >> lingvo (multe pli ol "direction" en la senco de kien oni iras). > En alia afiŝo mi jam skribis, ke la franca "sens" havas du fontojn: la > latinan "sensus" (por la "signifa" senco) kaj la ĝermanan "sinno" (por > la "direkta" senco). Do, vi pravas, laŭ sia ĝermana flanko "sens" > devenas de "direkto". Ankaŭ mi trovis tion en unu el miaj francaj vortaroj, mi ne citis ĝin ĉar ĝi alportas informon nur pri la diferenco inter la franca "sens" = la Ea senco kaj la franca "sens" = la Ea sencumo. Min pli interesas kial estas diferenco inter la franca "direction" (de punkto al alia) kaj la franca "direction" (linio inter du punktoj). Mi provis kompreni kial estas la franca vorto "sens" anstataŭ la franca "direction" en la senco de punkto al alia, do anstataŭ la Esperanta "direkto". Mi hipotezas ke antaŭ la influo de la ĝermana "sinno" kreiĝis en la menso de la homoj vorton por paroli pri unu el du ebloj, la Esperanta "flanko". Mi ne scias kiuforme ĝi estiĝis sed poste sub ĝermana influo ĝi prenis la formon "sens " de "sinno". Tio klarigus la fakton ke por ni en Francio (ankoraŭ hodiaŭ) la sencumo restas vortigita per la franca "sens", disde de la vorto "direkto". >> Kiam tempis difini la unudimensian afinan spacon la vorto "sens" ne >> sufiĉis do venis "direction" kiu ja matematike en Francio povas >> priskribi afinan unudimensian spacon (por pli facile kompreni: >> "konkrete" ili konsistas el la tuta aro da paralelaj rektoj ekde >> _UNU_ rekto). > Mi havas la impreson ke la franca maniero instrui matematikon iom tro > sklave sekvas la historian evoluon, kaj uzas arkaikajn terminojn kaj > konceptojn malmulte utilajn (kiuj tamen havis historian rolon). Mi > havas lernejajn vortarojn rusan kaj britan; ambaŭ jes parolas pri la > _afinaj transformoj_, _afina geometrio_ ktp -- sed mi ne vidas utilon > en la nocio (kaj termino) "afina spaco", kaj ankoraŭ malpli en > "direkto de afina spaco". Ĉion utilan el la afina geometrio eblas > difini sen uzi tiujn du balastajn nociojn. Jes, mi same pensas. Mi apartenas al la generacio de instruistoj pri matematiko post 1968 (por la aĝoj 11/12 ĝis la aĝoj 18/19/20/21) do observis la ŝanĝojn en la programoj de 1968 ĝis 2000. Mi ne scias pri la lastaj ŝanĝoj. Mi memoras ke la nombra akso estis frue instruata dum la ebena orientiĝo venis poste kaj pli malfrue la spaca orientiĝo. Ĉu pro tio oni konservis tro da unudimensia apartaĵo? Mi ne scias, tutcerte estas ke de la unudimensia al la dudimensia kaj al la tridimensia kaj al la n-dimensia estas logika progresado. >> [...] >> "Il n'a pas le sens de l'orientation" :-) >> Ĉi tie "sens" povas esti komprenata egale per "senco" kaj per >> "sencumo", tamen mi ne tradukus laŭvorte la esprimon. > La franca "sens" konfuzas ne nur "senco"n kaj "sencumo"n, ĝi almiksas > al tio ankaŭ "sent(um)o"n kaj "konscio"n (kiel en "reprendre ses sens"). > En la koncerna frazo via mi supozas tiun trian "sens"on. Jes. >> Oni diras tion kiam iu post piedirado (ekzemple en nekonata urbo) ne >> plu scias kie li situas kaj ne plu trovas la vojon por reveni al lia >> starta loko. > Mi dirus "li perdis orientiĝon". Se ofte okazas tiu perdo de orientiĝo mi dirus "Al li mankas la orientiĝa kapablo". Mi konas personojn al kiu mankas tiu kapablo kaj ĉi tio estas tre ĝena en la normala vivo. Bonŝance tiu kapablo mi forte havas kaj povas helpi al ili. Kion pri la "GPS-iloj"? Ĉu ili helpos? Alia temo... pardonu al mi Mireja
