--- On Fri, 7/5/10, Marc Bavant wrote:
> Mireja:
>> Mi faras du proponojn konkretajn:
>> 1-
>> Laŭ mia kompreno oni kreis la vorton "sencumo" por eviti ke
>> franclingvanoj kaj eble aliaj lingvanoj ne plu uzu "senco" kiam
>> temas pri unu el la du eblaj direktoj sur linio. Bone.
> Tiu vorto aperis en NPIV pro ne tro konata kialo, eble sub influo de
> Sergio, kiu gxin akre defendas ekz-e en samtema diskuto el la jaro
> 2002 cxe soc.culture.esperanto, en kiu diskuto partoprenis ankaux
> vi, Mireja.
Tiu vorto estis proponita antaŭ mi. Mi nun vojaĝas kaj ne povas
kontroli, sed ŝajnas al mi ĝi estis en PIV1.
[...]
>> Iuj sokiĝas pro "sed rekto havas nur unu direkton". Normale. Ĉar
>> por ili rekto havas du direktojn. Mi proponas ke oni forviŝu "sed
>> rekto havas nur unu direkton" kaj lasu la ceteron.
> Mi duoble ne konsentas: unuflanke, la lasta frazo ne plu havus
> sencon;
Jes. Tamen por mi ĝi estas sensenca jam dekomence.
> aliflanke ne estas dubo pro la precizigo "de matematika vidpunkto"
> kaj pro la referenco al la faka "direkto", ke temas pri faka
> kunteksto, kaj ke "rekto" estas faka vorto.
Mi estis edukita kiel matematikisto, sed mi ne divenis, kian
"direkton" vi celas. Por matematikisto ruslingva aŭ anglalingva
"direkto de akso", "la kontraŭa direkto" ktp estas tute normalaj
esprimoj fakaj, multe pli aktualaj ol la mistermino kiun vi celas. Se
vi volas lasi la rimarkigon, almenaŭ faru ĝin komprenebla, ĉar en la
nuna formo ĝi aspektas kiel absurdaĵo nenion pruvanta.
Tamen eĉ post via klarigo mi plu opinias ĝin sofismo: direkto-spaco ne
estas nocio komparebla kun sencumo, ĝi estas tute senrilata afero,
kiun arbitra kaprico de iuj stranguloj misnomis "direkto". Rilate al
la baza koncepto pri "direkto" ĝi estas simple homonimo. Same bone vi
povus argumenti, ke "kanono" ne povas esti eklezia afero, ĉar la
eklezio ne militas.
> Se ni akceptas la fakan signifon de "direkto (de afina spaco)",
> estas neniu kialo forvigi tiun cxi frazparton.
Ĝi restas, ĉar eĉ tiel la argumento estas fuŝa. Mi jam diris, ĝi
komparas la molan kaj la varman, ĝi estas argumento misuzanta
homonimion.
[...]
>> 2-
>> Multe pli ŝoka estas en la sama ReVula paĝo la derivaĵo
> "kontraŭsence".
[...]
> Ne eblas forvisxi cxion ajn, kio ne placxas al oni! Vi ja
> delonge kunlaboras por REVO kaj scias, ke tiel oni ne agas.
Vi pravas, normale oni ne forviŝas. Tamen oni povas averti la
uzanton, ke temas pri francaĵo,, evitinda en la lingvo internacia.
> Estas nenio vere malbona kun tiu vorto: gxi havas auxtoritatan
> ekzemplon, troveblas kelkaj uzoj de gxi precipe kun la konkreta
> trafika signifo:
Ĝi estas malbona ĉar ĝi estas nekomprenebla aŭ miskomprenebla.
[...]
> Mi agnoskas, ke la ekzemploj ne multas, ke pluraj okazajxoj havas
> alian signifon ("kontrauxa al la senco 1"), sed tio neniel estas
> kauxzo por "forvisxi". Pli konstrua maniero agi estus aldoni la
> mankantan signifon, krei la derivajxojn "kontrauxsenca",
> "kontrauxflua", "kontrauxflue", referenci al ili cxe
> "kontrauxsenca/kontrauxsence", kaj eventuale marki "kontrauxsence"
> per "evitinda" aux "malofta", se la diskuto en la listo montrus, ke
> pri tio estas samopiniado.
Jes.
[...]
> Mi proponas modifi la efektive gxenan "sxangxi la sencon de la
> neegalajxo" al "renversi la neegalajxon". "Renversi" estas nefaka
> vorto, do ne kreas la kacxon, kiun estigis la plursenceco kaj la
> fojfoje fakaj uzoj de "senco".
"Renversi" estus eble malpli malbona ol "ŝanĝi la sencon", tamen por mi
tio signifus turnon laŭ horizontala akso, t.e. 6 < X => 9 < X. Kiam
la akso estas vertikala, mi dirus "turni" (kiel oni turnas la paĝojn
de libro).
--
Sergio