>> Mireja: >> [...]. Ambaŭ diroj (estis: "sur linio oni povas difini du >> direktojn/sencumoj") >> sencas kondiĉe ke oni legu iumaniere la vorton "direktoj" >> kaj la vorton "sencumoj".
> Sergio: > La franca sistemo postulas, ke la faka signifo de la vorto "direkto" estu > malkohera kun la komunlingva. Mi vidas nenian utilon en tia malsimpligo. En la sekvo mi donas ekzemplojn de la franca lingvo por ke vi pli bone komprenu min. Mi scias ke vi sufiĉe bone regas la francan por ilin kompreni. jes malutilas ke estas signifo komuna por "direkto" kaj estas signifo matematika por la sama vorto kiu povas kolizii kun la komuna. Sed ne kulpigu la francajn matematikistojn, ili en sia fako bezonis paroli, kaj por tio elektis vortojn. Kial estis elektita la franca "sens" kaj ne la franca "direction" por la vektoroj? Jen la kerna demando: mi ne estas fakulo pri historio de la franca lingvo sed tamen hipotezas ke la franca "sens" (= unu el la du eblaj sencumoj) historie pli fruis ol "direction" (en la signifo kien oni iras) kaj enradikiĝis profunde en la franca lingvo (multe pli ol "direction" en la senco de kien oni iras). Sekve, kiam vektoroj devis esti matematike difinitaj, en Francio matematikistoj senĝene prenis la vorton "sens", des pli senĝene ke simpla delokigo de la sago tuj ŝanĝis la sencumon. Kiam tempis difini la unudimensian afinan spacon la vorto "sens" ne sufiĉis do venis "direction" kiu ja matematike en Francio povas priskribi afinan unudimensian spacon (por pli facile kompreni: "konkrete" ili konsistas el la tuta aro da paralelaj rektoj ekde _UNU_ rekto). Tio estas nur hipotezo mia ke la franca vorto "sens" perforte estis enkondukita ĉe la vektoroj kaj sekvis ke la franca matematika "direction" perdis sian sencumon. En la franca komuna lingvo la vorto "sens" estas ofte uzata en la senco de "unu el du eblaj sencumoj", ekzemple: "Mets/prends le dans le bon sens" kiam temas pri du ebloj deponi aŭ teni ion, "On change de sens" kiam temas pri pozicia sanĝiĝo de matraĉo (ekz: de la vintra flanko al la somera, aŭ de la pieda al la kapa), "Peigne le dans le sens du poil" kiam temas pri kombado de la kata hararo. En tiuj ekzemploj estas uzata la franca "sens" kaj ne la franca "direction", probable ĉar estas nur du eblaj sencumoj. Do paŝi al la franca matematika diraĵo "Dans une direction donnée il y a deux sens possibles _pour les vecteurs de cette direction_" estas normala dirmaniero ĉar tie la matematika "sens" ne kolizias kun la komunlingva "sens", sed ja la matematika "direction" kolizias kun la komunlingva. > [...] > Pli grave, la koncerna signifo de la vorto "direkto" estas la normala > signifo de la vorto en la komunlingva Esperanto: oni ja povas diri > "la kontrauxa direkto"; "la direkto norden" ne estas "la direkto suden" > ktp. Necesus speciala kromsenco perversiganta la komunlingvan "direkto"n, > por ke la frazo de Marc estu komprenebla ekster la latinida (kaj eble > ankaux germana) tradicio. Se vere ke "tiu faka matematika direkto" estas apartaĵo franca oni aldonu per rimarko pri tiu apartaĵo. Ne timinde estas: kiel skribis Marc ĝi estas fake uzata ĉe francianoj kaj ne povas polui la normalan sencon de "direkto" en Esperanto. >> Por la cetero (la senco 4 por "direkto", la senco 3 por "senco", la >> ĉeesto de "sencumo" kaj la iom ŝanĝita Rim) mi konsentas kun Marc. > > Mi ne komprenas, kial oni nomu "direkto" ion kio neniel estas "direkto". > La rusa lingvo neniam havis tian absurdajxon; mi vidas ke la lingvoj > germana kaj slovaka havas aliajn variantojn (alimaniere fusxajn) -- tio > atestas, ke la absurda misuzo de "direkto" gxenas ankaux germanojn kaj > slovakojn. Tio estas via opinio kaj via interpreto. > [...] >> Tiuj kiuj bezonos la vorton "sencumo" uzos ĝin kaj tiuj kiuj ne bezonos >> ĝin ne uzos ĝin. > > Prefere oni uzu "sencumo"n ol "senco"n kiam temas pri "direkto"; tamen tia > "sencumo" (kaj tia senco") estas malnecesaj redundajxoj, cxar tutegale la > vorto "direkto" ja havas koncernan signifon. Kaj ruse, kaj angle, kaj en > la normala Esperanto. Mi ne malkonsentas, la vorto "sencumo" ĝenas min. Mireja PS: jen (por pripensado) la franca "Il n'a pas le sens de l'orientation" :-) Ĉi tie "sens" povas esti komprenata egale per "senco" kaj per "sencumo", tamen mi ne tradukus laŭvorte la esprimon. Oni diras tion kiam iu post piedirado (ekzemple en nekonata urbo) ne plu scias kie li situas kaj ne plu trovas la vojon por reveni al lia starta loko.
