>>> Mireja: >>> Mi faras du proponojn konkretajn: >>> 1- >>> Laŭ mia kompreno oni kreis la vorton "sencumo" por eviti ke >>> franclingvanoj kaj eble aliaj lingvanoj ne plu uzu "senco" kiam >>> temas pri unu el la du eblaj direktoj sur linio. Bone. [...] >>> Iuj sokiĝas pro "sed rekto havas nur unu direkton". Normale. Ĉar >>> por ili rekto havas du direktojn. Mi proponas ke oni forviŝu "sed >>> rekto havas nur unu direkton" kaj lasu la ceteron.
>> Marc: >> Mi duoble ne konsentas: unuflanke, la lasta frazo ne plu havus >> sencon; Prave. Kial ne forviŝi la lastan frazon? > Sergio: > Jes. Tamen por mi ĝi estas sensenca jam dekomence. Sed konsciu ke por Marc, por mi kaj por eble aliaj kiuj ne partoprenas la diskuton ĝi sencas. Mi povas pensi (samkiel vi) ke sur linio oni povas difini du direktojn kaj mi povas pensi (samkiel francoj) ke sur linio oni povas difini du sencumojn (mi preferas "orientumojn"). Ambaŭ diroj sencas kondiĉe ke oni legu iumaniere la vorton "direktoj" kaj la vorton "sencumoj". La jena rimarko el la artikolo "senc-" sekvas la difinon de "sencumo": ---- Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin enkonduki, por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per „sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu ne plene kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj moviĝi laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton. ---- Por la lasta frazo eblas skribi ion pli neŭtralan ekzemple : "En la rusa kaj la pola estas la vorto "direkto" kiu per si mem donas la "sencumon". Por la cetero (la senco 4 por "direkto", la senco 3 por "senco", la ĉeesto de "sencumo" kaj la iom ŝanĝita Rim) mi konsentas kun Marc. Tiuj kiuj bezonos la vorton "sencumo" uzos ĝin kaj tiuj kiuj ne bezonos ĝin ne uzos ĝin. >> aliflanke ne estas dubo pro la precizigo "de matematika vidpunkto" >> kaj pro la referenco al la faka "direkto", ke temas pri faka >> kunteksto, kaj ke "rekto" estas faka vorto. Jes, mi konsentas. >> Marc: >> Mi proponas modifi la efektive gxenan "sxangxi la sencon de la >> neegalajxo" al "renversi la neegalajxon". "Renversi" estas nefaka >> vorto, do ne kreas la kacxon, kiun estigis la plursenceco kaj la >> fojfoje fakaj uzoj de "senco". > Sergio: > "Renversi" estus eble malpli malbona ol "ŝanĝi la sencon", tamen por mi > tio signifus turnon laŭ horizontala akso, t.e. 6< X => 9< X. Kiam > la akso estas vertikala, mi dirus "turni" (kiel oni turnas la paĝojn > de libro). Por la matematika regulo mi preferas ke oni "elturniĝu" por ke ĝi validu por ĉiuj, tiel estas ke la regulo validus se ne estas ŝanĝo de la komparaĵa signo kaj se estas ŝanĝo de la signo. Jen ekzemplo de "turnoj" kies akso ne nepre estas horizontala: Oni skribu 6, oni turnu (paralel-ebenen) la (ne vertikalan) komputilan ekranon je streĉita angulo (ne gravas la elektita sencumo/direkto de la rotacio). Ĉu la ekranbloko de la komputilo tro pezas? Tiam oni grimpu sur sian seĝon _se ĝi ne estas sufiĉe larĝa pli saĝe estas ne grimpi_ oni turniĝis (akso plejprobable estis vertikala) dorse al la ekrano kaj oni prenu la piedojn per la manoj. Rapida rigardo al la ekrano kun la kapo inter la kruroj...sen fali... Mireja (ŝerceme)
