Sergio skribis:

La dua "sens" devenas el la ĝermana "sinno", kiu (laŭ Robert) signifis
"direkto". Sufiĉe konforme al la intuo de Mireja.
 

La malnova altgermana verbo "sinnen" havis origine la signifon "iri", "veturi" 
kaj el ĉi tiu senco evoluis poste "strebi", "plani", "direkti la penson", 
"deziri", "pripensi". La senco "iri" perdiĝis, sed "direkto" ĝis nun restis. 
Cetere la vorto parencas kun la Latina "sentire" kaj "sensus", hindo-ĝermana 
"*sent-" signifanta "iri", "vojaĝi", plej frue verŝajne "direktiĝi", "serĉi 
vadejon", do fari ion en certa direkto. Jen la fonto de la direkteco.
 
Amike: Jozefo Horvath

Rispondere a