Alexander:
Cxu tiun cxi, evidente malpravan, aserton
kauxzis via polemika vervo?
Certe mia polemika vervo eniras la aferon, sed pri la evidenteco de la necerteco mi havas multajn dubojn. Faru la provon. Demandu 100 normalajn homojn, kiuj ne havas profesian ligon al tomografio, pri kio estas la signifo de "tomografio". Eventuale vi povas ankau demandi, chu "tomografio" estas nova formo de "kardiografio".
Cxu tiu cxi aserto (aplikita al la tomografia diskuto) ne malkonformas al via aserto jxus-antauxa?
(Kiel oni povas paroli pri io kies signifon oni ne komprenas?!)
Ne, temis pri ghenerala aserto. En pluraj lingvoj ekzistas la variajho parolata de la popolo kaj la variajho parolata de alte kulturitaj homoj. Antaue en Italujo oni uzis grekaj kaj latinajn vortojn por signali, ke oni estas supera al la normala popolo. Nun jhurnalistoj en la televido uzas anglajn vortojn por la sama celo.
Mi ja forte preferas simplajn (sed ne trosimplajn! )
solvojn
Pri tio ni tute konsentas.

Amike

Renato

Rispondere a