Le 30/05/2010 16:39, f_sophia a écrit : > Mireille Corobu scribis: >> Le 30/05/2010 12:51, Kurt Fischer a écrit : >>> Am 30.05.2010 12:17, schrieb mireille corobu: >>>>> Se eblas, mi dezirus ekigi pluan diskuton: >>>>> "ĉiam pli" aŭ "pli kaj pli" ??? >>>>> Ĉu inter la listanoj estas legantoj kiuj ne komprenas aŭ >>>>> kiuj ne certas pri la signifo: La somero "ĉiam pli" proksimiĝas. >>>>> Kurt Fischer >>>> >>>> Laŭ mi ambaŭ eblas sed ne samsencas. > > Ne! > "cxiam pli" estas senfina. > "pli kaj pli" estas simple "aldonanta" (kiel ekzemple "iom post iom")... do > kompreneble "fina". > > Ekzemple: > Gxi igxas pli kaj pli granda. > Gxi igxas cxiam pli granda. > Antonio Codazzi
Mi ne komprenas kial vi respondis per "Ne!" Laŭ mi eblas diri ke la somero ĉiam pli proksimiĝas kaj ankaŭ eblas diri ke la somero pli kaj pli proksimiĝas. Sed la sencoj malsamas. Ĉu por vi ne eblas diri ke "la somero ĉiam proksimiĝas", kiel proponis Kurt? Mi konsentas ke la diro aspektas strange sed por kompari la du esprimojn mi provis imagi kuntekston en kiu ĝi sencus: jaron post jaro oni observus ke la daŭro de la printempo malpliĝus. Estas miaopinie malsamaj diferencoj inter la du esprimoj laŭ la vortoj kiuj sekvas la esprimojn. Kiam temas pri adjektivo kiel "granda" la diferenco ne estas la sama kiel temante pri la verbo "proksimiĝas". Ni rigardu al la jenaj: la somero iĝas pli kaj pli proksima la somero iĝas ĉiam pli proksima Ĉu la dua rilatas al nefiniteco kaj la unua al finiteco? Strange... Ŝajnas al mi ke ambaŭ ni pravas, ni akordas ke la du esprimoj ne samsencas kaj ambaŭ ni sentis ke la daŭro de la komparado forte rolas en la elekto de unu prefere al la alia. Ambaŭ esprimoj diras pri iu grada komparado ĉu ne? Kaj la daŭro por la komparado diferencigas ilin eĉ kaze de viaj ekzemploj. "Ĉiam" ne nepre indikas ke temas pri ne finiteco. En iu preciza daŭro ŝajnas al mi ke oni tamen povas diri "ĉiam" ekzemple: "Dum sia vivo li ĉiam rifuzis trinki vinon" Eblas ankaŭ: Li rifuzis trinki pli kaj pli da vino (dum festo) Li rifuzis trinki ĉiam pli da vino (dum sia vivo) Mireja
