Karaj

Mi ne komentis ghis nun chefe char mi ne
havas fortan opinion. Sed estas vershajne
mia devo atentigi pri la fakto, ke la vorto
/magar/ en la hindia kaj la urdua signifas 'sed',
kaj ke komencanto el tia lingva fono preskau
certe supozos, ke 'magarau' havus ion komunan
kun la nocio 'sed'.

Eble tio estas argumento por la formo 'makarau',
chu, konsidere la grekan etimon?

Tia vorto, ech sherce lanchita, baldau komencas
aperi almenau en la junulara slango, lau la
itinero de la adjektivo 'mojosa'.

Amike

Probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042 


      

Rispondere a