On 01.06.10 12:54, mireille corobu wrote:

>  > La vera problemo estas ke Esperanto ne bezonas ĝin.
>
> Kial?
> Se esperantistoj (inter kiuj mi ne estas) bezonas la vorton, tiam estus
> oportune ke Esperanto havus la vorton.

Same kial multaj nacilingvoj ne bezonas ĝin - ĝis nun granda kvanto de 
parolantoj ne sentis tiun bezonon. Tamen, se multaj esperantistoj sentas 
ĝin nun, eble ĝi iĝos parto de la lingvo.

Sed mi dubas ke tio okazos, ĉar ĝi havas plurajn signifojn (almenaŭ tri 
laŭ Renato), kaj ĉiu aparta signifo jam povas esti tute bone esprimita 
en Esperanto.

Esperanto estas sufiĉe matura, ke ni ne plu bezonas elpensi aŭ alprunti 
novajn vortojn krom en certaj situacioj. Se io nova aperas, tiam ni 
bezonos novan vorton, kiel okazis ĉe "blogo". Nova koncepto aperis, oni 
ne povis trovi indan vorton aŭ esprimon el inter la tiama radikaro, do 
nova radiko eniris. Se iu faka koncepto ne uzata en Esperanto eniras la 
lingvon, same povas okazi.

Sed por la situacioj en kiu "magaraŭ" (aŭ kiel ajn oni alpruntus ĝin) 
utilus, Esperanto jam trovis solvojn (Renato donis ekzemplojn), ĉar tiaj 
situacioj ne estas novaj. Do mi pensus ke la plejparto da parolantoj ne 
sentus bezonon de la vorto.

Tamen mi akordas ke, se sufiĉe granda kvanto da parolantoj sentas la 
bezonon de tiu koncepto, la lingvo akiros iun vorton esprimantan tiun 
koncepton.

Rispondere a