On Tue, Jun 1, 2010 at 12:54 PM, mireille corobu <[email protected]> wrote: >> La vera problemo estas ke Esperanto ne bezonas ĝin. > > Kial? > Se esperantistoj (inter kiuj mi ne estas) bezonas la vorton, tiam estus > oportune ke Esperanto havus la vorton. > Mireja
Oni sxajnas ege troigi la bezonon. Mi trovas 0 trafojn de cxi tiu supozeble bezonata de multaj vorto per kukolo... kaj jam oni ecx levas demandon cxu Akademianoj konsideru la vorton? Mi miras. Ne bezonas esti unuopa vorto en lingvo (cxu Esperanto cxu alia lingvo) por egali cxiun unuopan vorton en alia lingvo. Cxu italo, kiu lernas la anglan, insistos ke en la angla ni ekuzu "magarau" aux simile cxar la angla ne havas vorton kun tiu specifa signifo? Ne estas kaj ne bezonas esti unu-al-unu-rilato inter vortoj en malsamaj lingvoj. Precipe kiam temas pri tiaj metaforaj kaj nelauxvortaj kaj diversnuancaj interjekcioj, cxiu lingvo havas proprajn esprimojn - inkluzive Esperanton. Antauxe vi skribis: > Ĝi estus Esperanta vorto kies senco ne estas tradukebla en Esperanto per > esperantaj vortoj. Tion mi simple ne povas kredi - alie, kiel oni povas klarigi gxian signifon al aliaj Esperantistoj kiuj ne scipovas la italan? Tiam gxi ne estus esperanta vorto, sed nur ia sekreta itala vorto, kiun italaj Esperantistoj uzas inter si mem, kaj eble trompas sin ke neitaloj komprenas ilin. amike russ
