>>> Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence >>> temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por >>> la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue >>> malkonfuzi harojn".
>> Mireja: >> Miakomprene oni taŭzas por ia ordigo ne por ia malordigo. >> Tiu verbo tuj pensigis min ke antaŭ kelkaj tagoj mi taŭzis implikatan >> lanan fadenbuleton ĉar mi ne plu povis triki pro nodoj kiuj mem formiĝis >> en la interno de la de mi pritrikita lana fadenbulo. > Russ: > Hm? Por tiaj ordigaj agoj, mi dirus "malimpliki", "ordigi", > "malnodigi", kaj simile. Ankaŭ mi dirus same ĉar mi neniam renkontis la vorton "taŭzi" en la dua senco, mi provis kompreni tiun duan signifon kaj precize kompreni kial la dua senco ne kontraŭas la unuan. > Mi cxiam komprenis, ke "tauxzi" temas pri (ofte neintence) MALordo, ne > pri ordigo. Malordigi estas krei novan ordon rilate la jam establitan ordon. Senordigo estas alia afero ol malordigo. Taŭzado kreas novan ordon kiu ne nepre estas senordo. Ke iuj sentis/as bezonon aldoni "dis" kaj elpensi "distaŭzi" estas pruvo ke la verbo "taŭzi" ne nepre signifas ke ĉiu taŭzado al io celas prezenti ĝin malbone. En la signifo de la verbo estas ideo de skuado kiu ŝanĝas establitan ordon. > Mi do jxus sercxis ekzemplojn de uzo en tekstaro.com, kaj cxiuj > sxajnas temi pri MALordigado. Vidu: > ------- > Ŝi desaltis kun bruo de sia dormoloko, ĵetis sin sur la kolon al sia > patrino taŭzante al ŝi la barbon kaj diris: “Mia kara dolĉa kapreto, > bonan matenon!” > ------- > (Fabeloj de Andersen, traduko de Zamenhof) > Tio estas evidenta neintenca malordigado fare de entuziasma saltanta > infana kapro. Se malordigado estas ago kies rezulto estas nova ordo, mi akceptas vian komenton. Se malordigado estas ago kies celo estas senordigi, mi ne akceptas vian komenton. > ------- > Kion ŝi diros morgaŭ, se ŝi ekvidus, ke mi taŭzaĉis la manĝaĵon, kiam > ni ne kunmanĝis > ------- > (Satiraj rakontoj de Szathmari) > Versxajne ne temas pri ordigado de la mangxajxo, sed misarangxado. Estas "taŭzaĉis" kaj ne "taŭzis". Mi ne komprenas la ĝuste celatan sencon en "taŭzaĉis la manĝaĵon". Pro la aldono de la aĉ-sufikso mi komprenas nur ke fari tion ne estis konsilinde. > ------- > Iom embarase ŝi ekridetis, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon > (La skandalo pro Jozefo de Vinar) > ------- > Evidente tauxzado estas malo de ordigado cxi tie, cxar iu devis ordigi > tauxzitan hararon! "taŭzita hararo" kaj "taŭzitaj haroj", "taŭzita barbo" aparte sencas kaj ĉu penseble ke la signifo estas sama ol ĉe "taŭzita manĝaĵo"? > ------- > Steĉjo disigis la kungluiĝintajn palpebrojn kaj per la spegulo li > vidis sin homo kun distaŭzita hararo, kun ŝvelinta, nigrastopla vizaĝo, > kun sinkintaj okuloj, surhavanta malpuran ĉemizon kun kolumo kaj > kravato, kalsonon kaj ŝtrumpetojn. > ------- > (La majstro kaj Margarita, traduko de Pokrovskij) > En tiu kunteksto, sxajnas temi pri manko de zorgo pri persona aspekto, > kun malpureco, malordo, ktp. Estas "distaŭzi" kaj ne "taŭzi". Interese estas observi ke rusoj sufiksas la verbon "taŭzi", vidu "taŭzaĉis" kaj nun "distaŭzita". > ------- > Li trovis sin mem fremda, neandertalece nuda, viluda kaj ŝvitoza, kun > hararo hirta, taŭza, kaj kun barbo kreska je du tagoj. > ------- > (La Majstro kaj Martinelli, de Camacho) > Denove evidente temas pri manko de zorgo pri persona aspekto, kun > malpureco, malordo, ktp. La adjektivo "taŭza" estas tie atentinda. Ĉu la aŭtoro celis "implikita"? Apud "hirta" ĉu "taŭza" aldonas plian nuancon? Mi demandas min. Eta rimarko: pliafoje temas pri hararo kaj ne ĉeestas la verbo "taŭzi". Min interesas kompreni la sencon de la verbo "taŭzi" kaj ne la sencon de la adjektivoj derivitaj kaj uzataj por priskribi hararan staton. Tiun sencon uzata adjektive por la hararo oni komprenas facile. Pri la senco de la verbo "taŭzi" mi daŭre provas ĝin kompreni ĉar al mi ĝi restas malklara. > --------- > Sed ni sekigis nin laŭeble, kaj atendis nian vicon por kombi niajn > taŭzitajn harojn. > ŝia robo mispendis, ŝiaj haroj estis freneze distaŭzitaj > Ili estis malpuregaj kun taŭzitaj barboj, kaj en iliaj vizaĝoj regis > esprimoj de absoluta konfuzo. > Nur kelkajn momentojn poste, Januario rapidis en nian ĉambron kun la > haroj ankoraŭ taŭzitaj de la dormo > Li aspektis ĉifite kaj taŭzite, kun plurtaga barbo. > --------- > (La sxtona urbo de Lowenstein) > Kvin ekzemploj, kaj cxiuj evidente temas pri manko de zorgo pri > persona aspekto, kun malpureco, malordo, hxaoso, konfuzo ktp. Kaj ĉiuj ankoraŭ temas pri stato de hararo aŭ barbo do tiuj ekzemploj ne helpas al mi kompreni la verbon "taŭzi". Mi dankas pro via respondo kaj viaj ekzemploj. Mireja
