Sergio Pokrovskij skribis:
> Mi celis la teĥnikan sencon de la verbo, io simila al
>
> ,----
>
> | il gramolare è il far passare lino o canapa in una macchina allo scopo
"gramolare" estas meti linon aŭ kanabon en maŝinon por
> | di separare le fibre tessili della canapa e del lino dalle fibre
apartigi fibrojn de kanabo kaj lino disde fibroj
> | legnose ...
lignaj...
Do la itala "gramolare" estas teĥnike "rui" (laŭ Minnaja).
Fakte, en la ekzemploj de la dua signifo de la ReVo-artikolo "taŭzi", ĉeestas:
"taŭzi lanon" (do "kombi lanon", itale "pettinare la lana"),
"taŭzi ĉevalharojn" (do "strigli", itale "strigliare"),
"taŭzi la matracon" ("batskui matracon", itale "sprimacciare/ravvivare un
materasso").
Laŭ la itala lingvo, por neniu el ili oni povas uzi la vorton "gramolare". :)
Amike,
Antonio Codazzi