> Karaj,
>
> ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi
> tralegetis la prian artikolon en ReVo.
>
> Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence
> temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por
> la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue
> malkonfuzi harojn".

Miakomprene oni taŭzas por ia ordigo ne por ia malordigo.
Tiu verbo tuj pensigis min ke antaŭ kelkaj tagoj mi taŭzis implikatan 
lanan fadenbuleton ĉar mi ne plu povis triki pro nodoj kiuj mem formiĝis 
en la interno de la de mi pritrikita lana fadenbulo.

> Ĉu oni misskribis "malkonfuzi" celante "konfuzi", aŭ ĉu la difino
> ĝustas kaj mi esence miskomprenas la signifon de la vorto?
> Amike,

Mi komprenas ke foje oni taŭzas por malimpliki do cele al nova ordigo.
Antaŭ du jaroj okazis ke la harbroso, kiun mi tenis enmane por kombi la 
harojn de unu nepino nia, tiom implikis la hararon de la filineto sur la 
harbroso ke restis al mi nur unu metodo: iel taŭzi la harbroson sen tiri 
la harojn de mia nepino. Tiel mi sukcesis malimpliki la hararon sen doloro.
Mireja

Rispondere a