Fabio Bettani skribis:

> ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi
> tralegetis la prian artikolon en ReVo.
>
> Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe

Mi uzas ĝin tre ofte.

>, kaj nun mi komprenas, ke esence
> temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por
> la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue
> malkonfuzi harojn".

> Ĉu oni misskribis "malkonfuzi" celante "konfuzi", aŭ ĉu la difino
> ĝustas kaj mi esence miskomprenas la signifon de la vorto?

Ankaŭ min konsternas tiu dua signifo. Kiel tiam kompreni la frazon
"taŭzitaj haroj"?

PIV2005 ne enhavas ion tian. Laŭ PIV2005 "taŭzi" estas "Malordigi,
tirskuante aŭ ĉifante" aŭ (figure) "Malmilde trakte per skuado aŭ
tirado". Krome "distaŭzi" estas "Komplete malordigi per taŭzado".

-- 
Bertilo Wennergren
[email protected] http://bertilow.com

Rispondere a