> Bernhard Pabst a écrit : > Cxu vi ne uzas GDEF de Waringhien?: Mi uzas miajn librajn vortarojn nur kiam mi povas: la problemo estas ke mi ne kutimas kunporti miajn vortarojn en niaj bagagxoj kiam mi estas for de mia hejmo. Nun (kaj gxis novembro) mi povas esperantumi nur per mia kapo kaj helpe de la reto. Dankon pro la reta adreso kiu permesas al mi retrovi mian Waringhienan libran vortaron. Parenteze, mi lernis la lingvon de Zamenhof cxefe dank'al tiu W-a vortaro, sole, cxar mi ne plu eltenis partopreni la lokan grupon.
Por la senco de "enjamber" kiun mi celas la verbo "interkrurigi" estus katastrofa, mi sercxis vorton kiu esprimas iun manieron pasxi. Jeromo kaj Marc tre gxuste komprenis kial mi ne trovis la de mi sercxatan verbon. Kun "pasxi" (miaopinie) la plej tauxgaj estas "transpasxi" kaj superpasxi". Mi emus uzi "preterpasxi" sed, post kontrolo de la Zamenhofa senco de "preter" mi bedauxras ke gxi ne permesas al mi transpasxi al pli largxa uzo de "preter"... Mireja
