Bernhard:
>Cxu vi ne uzas GDEF de Waringhien?: > >// http://users.tvcablenet.be/personal/tvcn6476/waringh.htm > >Tie vi trovas por "enjamber": > >interkrurigi : enjamber, chevaucher, se mettre à califourchon (sur) >supersalti, transsalti : sauter par dessus, enjamber (d'un bond), franchir >(en sautant) Nu, tiu "interkrurigi" sxajnas al mi interpretenda lauxvorte, nome "meti inter la krurojn". Tio povus eventuale rilati kun specifa uzo de "enjamber", sed ne kun tiu celita de Mireja. Tamen la ideo sercxi en vortaro estas lauxdinda :) GD-F-E sugestas "transpasxi", kiu bone tauxgas, sed la propono de Fernando pri "superpasxi" estas miaopinie pli adekvata kun la franca signifo (plilongigi la pasxon por ne surtreti, pasxi super io penante gxin ne surtreti). Kore, Marc
